Novaĵoj (Marto 06)

(GMT+08:00) 2019-03-06 16:26:58     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 6a de marto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi substrektas strategian decidon pri ekologia civilizacio; Ĉinio grandigos pordmalfermon en agrikulturo, mina industrio, fabrikado kaj servaj sektoroj. Sekve estos la programeroj Paralele kun la Mondo kaj Plezura Legado. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde, ke klopodoj devas esti faritaj por efektivigi strategian decidon pri progreso de ekologia civilizacio kaj protekto de la bela pejzaĝo en la norda landlima regiono.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn, kiam li aliĝis al la grupa diskuto kun la deputitoj el la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio en la 2a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), la nacia leĝdona instanco de Ĉinio.

Xi alvokis intensigi protekton de la ekologia sistemo, urĝante la popolon firme batali kontraŭ poluo. Xi akcentis, ke konstrui la Internan Mongolion en gravan ŝirmilon de ekologia sekureco en norda Ĉinio estas strategia pozicio kun ĝenerala konsidero pri ĉiuflanka disvolvado de la lando kaj ankaŭ la grava respondeco por la regiono. Xi diris, ke radikale dirite, mediprotekto kaj ekonomia disvolvado estas strkte integritaj kaj komplementaj. Xi aldonis, ke kun siaj diversaj naturaj formoj, inkluzive de arbaroj, herbejoj, marĉejoj, riveroj, lagoj kaj dezertoj, Interno Mongolio prezentas ampleksan ekologian sistemon formitan dum longa tempo. Integritaj rimedoj devas esti prenitaj en protekto kaj restarigo de la ekologia sistemo en la regiono.

Ĉinaj altrangaj gvidantoj urĝis fari pli da klopodoj por konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj marde, kiam ili ĉeestis grupajn diskutojn kun deputitoj por la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) en la jara sesio.

Li Zhanshu, Wang Yang, Wang Huning, Zhao Leiji kaj Han Zheng, membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), donis sian kompletan subtenon al la registara laborraporto farita de ĉefministro Li Keqiang en la sesio.

Marde posttagmeze, Li Zhanshu, prezidanto de la Konstanta Komitato de la NPK, ĉeestis grupan diskuton de Jiangxi-provinco. Li resumis laborojn de la lasta jaro kaj diris, ke ĉiuj devas plu sekvi la gvidadon de la Penso de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj en la Nova Epoko kaj firme protekti lian aŭtoritaton kaj kernan pozicion de la Centra Komitato de la KPĈ.

Wang Yang, prezidanto de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), diskutis kun deputitoj el Sichuan-provinco kaj diris, ke la jaro 2019 estas ŝlosila por plenumi la celon de finkonstruiĝo de modere prospera socio de ĉiuj aspektoj, kaj la taskoj pri reformo, disvolvado kaj stabiligo estos pli malfacilaj. Wang instigis la deputitojn efektivigi gravajn instrukciojn de Xi Jinping pri la laboro de Sichuan-provinco kaj fari pli grandan progreson.

Altranga oficialulo de la plej alta ekonomia plananto de la lando diris merkrede, ke Ĉinio lanĉos pli malfermajn rimedojn en la agrikulturo, mina industrio, fabrikado kaj servaj sektoroj, kaj permesos al entreprenoj tute investitaj de fremdlandaj komercistoj okupiĝi pri pli da sektoroj.

Ning Jizhe, vicdirektoro de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, diris tion en gazetara konferenco dum la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso. Li diris, ke la registaro plimallongigos la negativan liston, kiu detalas kampojn limigitajn al fremdlandaj investantoj. Li aldonis, ke nova listo detalanta industriojn, kiuj bonvenigas fremdlandan investadon, estos publikigita ĉi-jare.

Krome, fremdlandaj investantoj ĝuos egalan traktadon pri merkataliro en sektoroj ekster la negativa listo kaj justan traktadon en la kampoj de registara aĉetado, registrado kaj aliaj post-establaj aktivecoj. Ning diris, ke Ĉinio faciligos fremdlandan investadon en sektoroj de nova energio, progresinta fabrikado, petrolkemio, elektroniko kaj informo.

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke Ĉinio aprezas kaj subtenas ĉiujn aktivajn rimedojn, kiuj helpas mildigi la streĉecon sur la Korea Duoninsulo kaj nutri reciprokan fidon.

Proparolanto de la ministerio Lu Kang faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco, kiam raportisto petis lin komenti raportojn, ke Sud-Koreio kaj Usono decidis "fini"du seriojn da militaj ekzercadoj.

Lu diris, ke la politika traktado de la demando de la Korea Duoninsulo estas en ŝlosila etapo. Li vokis al rilataj partioj plu montri bonvolon unu al alia, renkonti unu alian duonvoje kaj kune klopodi por akceli la dialogan procezon pri la demando de la Korea Duoninsulo.

La venezuela registaro marde kondamnis pluvalidigon de la usona administra dekreto, kiu enlistigis Venezuelon kiel minacon, por plia jaro.

La venezuela Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris en deklaro, ke post kiam la regisatro de Donald Trump kelkfoje minacis Venezuelon per milita interveno, la usona registaro provis kredigi al homoj, ke Usono estas minacata de Venezuelo. La deklaro diris, ke estas nekredeble, ke la plej potenca armita forto sur tiu ĉi planedo enlistigis Venezuelon kiel sekurecan minacon.

Kubo lunde kondamnis novan rimedon prenitan de Usono por streĉi sian sesjardekan komercan embargon kontraŭ la insullando

La rimedo fundamente permesas kubajn ekzilitojn en Usono procesi kontraŭ kubaj kompanioj, kiuj administras proprietojn ŝtatigitajn aŭ konfiskitajn post ĝia revolucio de 1959.

Kuba ministro pri eksterlandaj aferoj Bruno Rodríguez diris en la socia komunikilo Twitter, "Mi forte oponas anoncon de la usona Ŝtata Departemento pri permeso al proceso sub Titolo III de la Akto Helms-Burton kontraŭ kubaj kompanioj enskribitaj de la registaro Donald Trump en la liston de sankcioj.

Ekde la 19a de marto, usonaj tribunaloj povos procesi kontraŭ pli ol 200 kubaj entreprenoj enskribitaj de Vaŝingtono en nigran liston pro rilatoj kun la militaj kaj informaj servoj de la insullando.

Pakistana ŝtata ministro pri internaj aferoj Shehryar Afridi diris marde, ke la pakistanaj leĝplenumaj aŭtoritatoj arestis 44 membrojn de malpermesitaj radikalaj grupoj lastatempe en sia operaco.

Afridi diris en gazetara konferenco, ke la operaco ekde lundo daŭros du semajnojn kaj estas direktita al radikalaj grupoj enlistigitaj de la Sekureca Konsilio de la UN. Li diris, ke la agado estis komencita laŭ la decido de la pakistana registaro, sed ne pro premo de la ekstera mondo. Li aldonis, ke Pakistano havas tre konkretan politikon pri la batalo kontraŭ terorismo kaj ekstremismo kaj malpermesas al iu ajn uzi ĝian teritorion por kontraŭleĝa aktiveco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin