Dank' al grandmezura redukto de tarifoj varma fluo kuras al la ĉina substanca ekonomio

(GMT+08:00) 2019-03-06 18:57:33     Redaktoro:Xiong

La 5an de marto la ĉina registaro anoncis la planon grandmezure redukti tarifojn je ĉirkaŭ 2 000 miliardoj da juanoj por sin adapti al la ĉi-jare "pli komplikaj kaj pli seriozaj cirkonstancoj". Tiu plano, same kiel varma fluo, havas profundan signifon kiel por la ĉina merkato tiel ankaŭ por la ordinara popolanaro. Ĝi donas al la mondo spiritan eksciton.

Laŭ la raporto de registara laboro, prezentita de la ĉefministro Li Keqiang al la Nacia Popola Kongreso por ĝia ekzamenado, Ĉinio ĉi-jare faros la reformon pri aldonvalora imposto, tio estas: en fabrikado kaj similaj metioj la nuna tarifo de 16% reduktiĝos en tiun de 13%; en trafikado, domkonstruado kaj similaj la nuna tarifo de 10% en tiun de 9%; kaj en aliaj okazoj la tarifoj estos nur malpliigitaj, sed ne pliigitaj. Krom tio, la registaro reĝustigos malalten la pag-proporcion de laboristoj kaj oficistoj por ties pensio, neme, de 20% al 16%. Oni taksis, ke tiu plano povos dum la tuta jaro malŝarĝi entreprenojn pri imposto kaj loĝantojn pri pago de pensio je ĉ. 2 000 miliardoj da juanoj.

Jam ekde la komenco de la jaro Ĉinio efektivigas la trijaran politikon de impostoredukto, ĝenerale ĝuatan de et-entreprenistoj kaj individuoj, kiuj iel sin vivtenas. Por ili en ĉiu monato la komenca punkto de impostopago nun estas 100 mil juanoj, sed antaŭe ĝi estis nur 30 mil juanoj. Kaj samtempe, la normo de etentreprenoj estas ŝanĝita: nur tiuj entreprenoj, kies totala kapitalo estas malpli ol 50 milionoj da juanoj, kies personaro sin nombras sub 300 homoj, kaj kies enspezimposto pagenda sumiĝas je malpli ol 3 milionoj, estas etaj. Laŭ tia normo, nun en Ĉinio 95% de la entreprenoj estas rigardataj kiel etaj entreprenoj, kaj 98% kiel private posedataj entreprenoj.

Krom la rimedoj ĉi-supre menciitaj, la ĉinaj aŭtoritatoj postulis ankaŭ, ke la grandaj ŝtataj bankoj liveros prunton al etentreprenoj pliigante pli ol 30%, kaj tio certe aktivigos etentreprenojn en ties produktado.

En la pasintaj 40 jaroj al Ĉinio realiĝis la konstanta altrapida kreskado maloftege vidata en la historio de ekonomio kaj la liberiĝo de preskaŭ 800 milionoj da homoj for de mizera vivo. Kaj nun tiu forta varma fluo kaŭzita de la pli grandmezura redukto de imposto elvokos la vivforton de la ĉina merkato kaj la akir-, feliĉ- kaj sekur-senton ĉe la popolo, kaj pro tio Ĉinio, tute sendube, atingos sian celon, ke la ekonomio kreskos je 6% ĝis 6,5% en la kuranta jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin