Xi Jinping aliĝis al diskuto kun deputitoj el Gansu-provinco

(GMT+08:00) 2019-03-07 17:05:19     Redaktoro:Selena

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde substrekis plenfortajn klopodojn por gajni batalon kontraŭ malriĉeco, ĉar restas du jaroj por la lando atingi la celon elimini ekstreman malriĉecon antaŭ 2020.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, akcentis, ke necesas firme daŭrigi la laboron antaŭ la ampleksa venko.

Li faris la rimarkojn, kiam li aliĝis al la grupa diskuto kun deputitoj el Gansu-provinco en la 2a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), la nacia leĝdona instanco de Ĉinio.

Li konfirmis la laboron de Gansu-provinco en la lastaj du jaroj kaj esperis, ke amaso da popolanoj kaj funkciuloj de la provinco efektivigos Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko kaj la spiriton de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, persistos en la ĝenerala tendenco de stabila progreso, firme efektivigos la novan disvolvan koncepton, amplekse faros akcelon de reformo, strukturo-reguligo, profito al la popola vivo, prevento de riskoj kaj forte profundigos reformon kaj pordmalfermon, fortigos novan novenergion de ekonomia disvolviĝo, grandigos protektadon kaj kunordigon de medio, rapidigos disvolviĝon de sociaj aferoj kaj senĉese kreos novan situacion de popolano-riĉigo kaj lando-prosperigo. Li diris, ke nun restas du jaroj por atingi la celon kaj taskojn de elradikigo de malriĉeco antaǔ 2020, ĉiuj devas persisteme fari la laboron ĝis akiro de plena venko. La taskoj en venontaj du jaroj ankoraǔ estas penigaj. Oni devas havi fidon kaj decidemon, venki malfacilaĵojn, praktike plenumi taskojn, precize efektivigi politikojn por garantii laǔdate plenumi la taskojn de elradikigo de malriĉeco.

Xi akcentis, ke oni devas firmigi respondecon. Elradikigo de malriĉeco estas peniga batalo, kiun oni nepre gajnos. Ĉiuj registaroj devas porti sur si la respondecon kaj helpi tiujn, kiujn refoje malriĉiĝas pro iuj kialoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin