Iniciato Zono kaj Vojo persistas en principo de komuna konsiliĝo, komuna konstruo kaj kundivido

(GMT+08:00) 2019-03-08 12:13:34     Redaktoro:Pluveta

Vendrede ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris en gazetara konferenco, ke la iniciato Zono kaj Vojo persistas en la principo de komuna konsiliĝo, komuna konstruo kaj kundivido. La iniciato alportas al ĉiuj flankoj multajn kunlaborajn ŝancojn.

Wang diris, ke en la pasintaj 6 jaroj la iniciato Zono kaj Vojo jam fariĝis plej granda kunlabora platformo en la mondo. Ĝis nun 123 landoj kaj 29 internaciaj organizoj jam subskribis ĉi-rilatajn interkonsentojn kun Ĉinio.

Wang diris, ke Ĉinio bonvenigas diversajn flankojn partopreni en la konstruado de la Zono kaj Vojo kaj fari konstruemajn proponojn. Ĉinio esperas efektivigi la principon de komuna konsiliĝo kaj komuna konstruo, kredas, ke danke al diversflanka penado, la iniciato nepre revigligos la antikvan Silkan Vojon. Samtempe ĝi aldonos grandan movforton por konstrui la komunumon kun komuna estonteco de la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin