Qinghai: riĉigi homoj per disvolvado de vilaĝaj entreprenoj

(GMT+08:00) 2019-03-08 10:07:40     Redaktoro:邱杰明
Prezidanto Xi diris dum la grupa diskuto de Qinghai-provinca delegacio por la du politikaj sesioj en 2016, ke la provinco Qinghai devas antaŭenpuŝi la disvolvadon de ekologia medio, mildigo de malriĉeco kaj disvolvado de regionoj de nacimalplimultoj.

Ĉe la Flava Rivero, membroj de la vilaĝo Dashijia instalas mediamikan vaporkaldronon. La vilaĝo establis novajn vilaĝajn entreprenojn kaj disvolvis vilaĝan turismon en la lastaj jaroj, kaj pro tio akceliĝis la mildigo de malriĉeco.

Duojienanjie, membro de la vilaĝo Dashijia, Qinghai-provinco, diris, ke la pokapa enspezo de lia familio kalkuliĝis al 13 600 juanoj. Se la mono, kiun li akiris per laboro en fabriko de la vilaĝo, estas inkluzivita, la enspezo estos pli multa.

Bi Shengzhong, reprezentanto por la Nacia Popola Kongreso kaj partia sekretario de la vilaĝo Dashijia, diris, ke laŭ la postulo de prezidanto Xi pri la laboro de mildigo de malriĉeco en la provinco Qinghai, ili efektivigis ĉiujn politikojn en vilaĝoj kaj familioj por realigi bonstaton por la popolo.

En la lastaj tri jaroj, la provinco Qinghai investis 11,44 miliardojn da juanoj por mildigo de malriĉeco. 443 mil homoj liberigis sin el malriĉeco. La proporcio de malriĉeco reduktiĝis de 13,2% en la fino de la jaro 2015 ĝis 2,5% en la fino de la jaro 2018.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin