La skizo de la Leĝo pri Fremdlanda Investo estis prezentita vendrede por ekzameno de la 2a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso.
Wang Chen, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, diris, ke la leĝo fariĝos nova baza leĝo por investoj de ekstera kapitalo en Ĉinio post adoptiĝo. Li aldonis, ke ellaboro de la leĝo celas vastigi pordmalfermon, krei pli justan medion por fremdaj investoj kaj akceli ekonomian altkvalitan disvolviĝon.