Grandgolfa regiono alfrontas ŝlosilan paŝon en sia disvolvado

(GMT+08:00) 2019-03-11 19:49:18     Redaktoro:Yu

Donitaĵoj montris, ke 98,7% de tutmondaj raportoj pri la grandgolfa regiono estis pozitivaj de post la publikigo de la Plano pri Disvolvado de la Grandgolfa Regiono Guangdong-Honkongo-Makao fare de la ĉina registaro en februaro. Konstruado kaj disvolvado de tiu ĉi grandgolfa regiono fariĝis multe diskutataj temoj por deputitoj de la Nacia Popola Kongreso kaj membroj de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politka Konsultiĝa Konferenco en la du jaraj sesioj en Pekino.

Kontraste kun famaj Novjork-Golfa Regiono, San-Francisk-Golfa Regiono kaj Toki-Golfa Regiono, Guangdong-Honkongo-Makao estas rigardata kiel la nova reĝimo de malferma ekonomio, kiun plenforte forĝos la ĉina registaro. La nova reĝimo, kiu devas konformiĝi al la altnivela disvolvado de la golfa regiono kaj ankaŭ adaptiĝi al kuraĝa novigado sub la kondiĉoj de "unu lando, du sistemoj", tri doganaj regionoj, tri valutoj kaj tri leĝsistemoj, estas senprecedenca en la mondo.

Laŭ plano de la ĉina registaro, ĉi-jare la plej grava tasko por konstruado de la grandgolfa regiono estas antaŭenigi la pintnivelan desegnadon de la planada sistemo kaj la politika sistemo, fortigi akordigon de reguloj kaj akceli pli facilajn interŝanĝojn de produktivaj faktoroj kaj personoj inter la tri lokoj.

Guangdong, Honkongo kaj Makao havis striktan kunlaboron inter si en 40 jaroj de la reformo kaj pordmalfermo ekde 1978, kaj la kunlaboro estis senĉese profundigita precipe post la reveno de Honkongo kaj Makao al la

patrujo. Ekzemple en 2003, la ĉina ĉeftero subskribis la Aranĝon pri Starigo de Pli Striktaj Ekonomiaj kaj Komercaj Rilatoj aparte kun Honkongo kaj Makao, por akclei komunan disvolvadon de la tri lokoj kaj plialtigi ekonomian kaj komercan ligitecon kun aliaj landoj kaj regionoj.

Iuj rimarkigis, ke financa novigado eble fariĝos grava punkto en la institucia novigado de la grandgolfa regiono. La servo de financa asekuro ludos la rolon kiel supera interliganto kaj akcelos konektitecon de aliaj kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin