Novaĵoj (Marto 12)

(GMT+08:00) 2019-03-12 17:26:40     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 12 de marto, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Faka komisiono de la Nacia Popola Kongreso ekzamenis projekton de Leĝo pri Fremda Investo; Ĉina prezidanto sendis kondolencojn al etiopa kaj kenja prezidentoj pro aviadila kraŝo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La Konsititucia kaj Leĝa Komisiono de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) lunde okazigis plenan kunvenon por ekzameni la projekton de la Leĝo pri Fremda Investo laŭ opinioj el ĉiuj delegacioj.

Laŭ la horaro de la dua sesio de la NPK, ĉiuj delegacioj ekzamenis la projekton de tiu ĉi leĝo. La deputitoj ĝenerale konsentis pri ellaboro de la leĝo kaj unuanime opiniis, ke la leĝo estas grava rimedo por plivastigi malfermon, akceli fremdan investadon, krei novan situacion por ĉiuflanka malfermo kaj konstrui malferman ekonomion. Tio reflektis la klaran starpunkton kaj neŝanceleblan decidon de Ĉinio por malfermo. La projekto estas ĉioinkluziva resumo de la 40-jara praktiko de la laboro pri fremda investo, kaj prenas en konsideron samtempe la specifajn kondiĉojn de Ĉinio kaj la ĝeneralan regularon de la internacia komunumo. Ĝia validiĝo liveros pli fortan garantion por protekti profiton de alilandaj komercistoj kaj por krei pli bonan komercan medion en Ĉinio.

Ĉina vicĉefministro Liu He, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la ĉina flanko por la ĉina-usona ampleksa ekonomia dialogo, marde telefone interparolis kun usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer kaj ministro pri financo Steven Mnuchin laŭ interkonsento. La du flankoj diskutis pri la ŝlosilaj demandoj koncernaj al teksto kaj konsentis pri sekvaj aranĝoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris lunde en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio bonvenigas Italion aktive partopreni en la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo.

Estis raporto, ke itala ĉefministro Giuseppe Conte diris lastatempe, ke aliĝo al la iniciato Zono kaj Vojo estas oportuno kaj strategia elekto por Italio. Conte diris, ke la aliĝo ne signifas, ke Italio estos devigita al iu ajn afero, sed ŝanco por partopreno en la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo kaj por dialogo.

Ĉina Komunikila Grupo starigis platformon de novmediata teknologio por la du sesioj de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio kaj la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco en la Granda Popola Halo en Pekino.

Per la kvina-generacia novmediata platformo, diversaj programoj kun superalta difino 4k estis montritaj en la kunvenejoj, inkluzive de programoj transmisiitaj el Pekino, Ŝanhajo, Kantono, Shenzhen kaj Harbino.

En la du sesioj, Ĉina Komunikila Grupo unuafoje sukcese realigis kontinuan transmision de programoj kun superalta difino per kvina-generacia teknologio en la mondo kaj faris rektan elsendon de gazetaraj konferencoj.

En la 28a de februaro, Ĉina Komunikila Grupo sukcese realigis integritan videoprodukton kun superalta difino 4K per sia novmediata platformo bazita sur la kvina-generacia telekomunika teknologio. 16-kanalaj signaloj kun superalta difino estis realtempe transmisiitaj el diversaj lokoj al la novmediata laboratorio de Ĉina Komunikila Grupo per la kvina-generacia reto kaj poste elsenditaj per faldebla poŝtelefono de la marko Huawei por projekciado.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis kondolencajn mesaĝojn aparte al etiopa prezidento Sahle-Work Zewde kaj kenja prezidento Uhuru Kenyatta pro la kraŝo de pasaĝeraviadilo de la etiopa flugkompanio, kiu mortigis grandan nombron da homoj.

Xi diris en la mesaĝoj, ke li konsterniĝis, informiĝinte pri la aviadila kraŝo, kiu kaŭzis gravan perdon de vivoj, inkluzive de etiopaj, kenjaj kaj ĉinaj civitanoj. En la nomo de la registaro kaj popolo de Ĉinio kaj en sia nomo, li esprimis profundan funebron pri la viktimoj kaj sincerajn kondolencojn al la familioj de la viktimoj. Li aldonis, ke li kredas, ke la etiopa registaro povas efike trakti la sekvojn, kaj ke la ĉina flanko volas liveri necesajn subtenon kaj helpon al Etiopio.

La saman tagon, ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis kondolencan mesaĝon al sia etiopa paralelulo Abiy Ahmed. Li funebris pri la viktimoj kaj kondolencis la familiojn de la viktimoj.

La etiopa flugkompanio dimanĉe publikigis anoncon, dirante, ke la serĉantoj de la kraŝinta pasaĝeraviadilo de la kompanio jam trovis ĝiajn nigrajn kestojn, la registrilon de flugaj donitaĵoj kaj voĉoregistrilon de la kajuto. Nun la kompanio jam ĉesigis la flugadon de aviadiloj de la sama tipo kiel la kraŝinta.

Usono lunde enkondukis sankciojn kontraŭ rusa banko, kiu laŭ Usono havas komercajn rilatojn kun difinita venezuela ŝtata petrolkompanio. Tio estas freŝa agado por elĉerpi financan subtenon de la registaro de prezidento Nicolas Maduro.

La usona Ministerio de Financo diris en deklaro, ke ĝi enkondukis sankciojn kontraŭ Evrofinance Mosnarbank, banko troviĝanta en Moskvo, kiu materie helpis, sponsoris, aŭ donis financan, materialan aŭ teknologian subtenon al venezuela ŝtata petrolkompanio, kiu estis aldonita al la usona nigra listo en januaro.

Laŭ la lunda anonco, ĉiuj posedaĵoj de la banko Evrofinance en Usono estos frostigitaj, kaj usonanoj ĝenerale estos malpermesitaj al transakcioj kun ĝi.

Iraka ĉefministro Abdul-Mahdi lunde renkontigis kun vizitanta irana prezidento Hassan Rouhani. Post ilia interparolado, la du landoj subskribis plurajn memorandojn de interkompreno pri ekonomia kaj komerca kunlaboro.

La gazetara oficejo de iraka ĉefministro publikigis deklaron, dirante, ke la memorandoj ampleksas kunlaboron en la kampoj de petrolo, komerco kaj medicina servo kaj inkluzivas konstruadon de fervojo kunliganta la irakan sudan urbon Basra kaj la iranan landliman urbon Shalamjah. Tio estis la unua vizito de Rouhani kiel prezidento al Irako.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin