Faka komisiono de NPK ekzamenis projekton de Leĝo pri Fremda Investo

(GMT+08:00) 2019-03-12 12:16:40     Redaktoro:肖恒刚
La Konsititucia kaj Leĝa Komisiono de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) lunde okazigis plenan kunvenon por ekzameni la projekton de la Leĝo pri Fremda Investo laŭ opinioj el ĉiuj delegacioj.

Laŭ la horaro de la dua sesio de la NPK, ĉiuj delegacioj ekzamenis la projekton de tiu ĉi leĝo. La deputitoj ĝenerale konsentis pri ellaboro de la leĝo kaj unuanime opiniis, ke la leĝo estas grava rimedo por plivastigi malfermon, akceli fremdan investadon, krei novan situacion por ĉiuflanka malfermo kaj konstrui malferman ekonomion. Tio reflektis la klaran starpunkton kaj neŝanceleblan decidon de Ĉinio por malfermo. La projekto estas ĉioinkluziva resumo de la 40-jara praktiko de la laboro pri fremda investo, kaj prenas en konsideron samtempe la specifajn kondiĉojn de Ĉinio kaj la ĝeneralan regularon de la internacia komunumo. Ĝia validiĝo liveros pli fortan grantion por protekti profiton de alilandaj komercistoj kaj por krei pli bonan komercan medion en Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin