Usono enkondukis sankciojn kontraŭ rusa banko suspektata pri rilatoj kun Venezuelo

(GMT+08:00) 2019-03-12 13:22:21     Redaktoro:Yu

Usono lunde enkondukis sankciojn kontraŭ rusa banko, kiu laŭ Usono havas komercajn rilatojn kun difinita venezuela ŝtata petrolkompanio. Tio estas freŝa agado por elĉerpi financan subtenon de la registaro de prezidento Nicolas Maduro.

La usona Ministerio de Financo diris en deklaro, ke ĝi enkondukis sankciojn kontraŭ Evrofinance Mosnarbank, banko troviĝanta en Moskvo, kiu materie helpis, sponsoris, aŭ donis financan, materialan aŭ teknologian subtenon al venezuela ŝtata petrolkompanio, kiu estis aldonita al la usona nigra listo en januaro.

Laŭ la lunda anonco, ĉiuj posedaĵoj de la banko Evrofinance en Usono estos frostigitaj, kaj usonanoj ĝenerale estos malpermesitaj al transakcioj kun ĝi.

Laŭ la usona Ministerio de Financo, la banko Evrofinance estas komune posedata de rusa kaj venezuela ŝtataj kompanioj. La venezuela registaro aĉetis 49% de la akcioj de la banko per la venezuela Nacia Evoluiga Fonduso en 2011.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin