Malsupera ĉambro de Britio refoje rifuzis interkonsenton pri foriro el EU

(GMT+08:00) 2019-03-13 14:28:27     Redaktoro:肖恒刚

La malsupera ĉambro de la brita parlamento denove malakceptis la interkonsenton atingitan de la brita registaro kaj la Eŭropa Unio marde en voĉdono. Germana ĉefministro Angela Merkel diris, ke la EU refoje cedis pri la interkonsento kaj konsideris la zorgon de Britio, kaj tio estas la lasta plano liverita de la EU.

La malsupera ĉambro duafoje rifuzis la interkonsenton. Pro la zorgo, ke en la interkonsento la enhavo pri la irlanda landlimo restigos la britan regionon Nord-Irlando en la EU post la transira periodo, iuj parlamentanoj el la Konservativa Partio kaj la Irlanda Demokratia Partio voĉdonis kontraŭ la interkonsento. La malsupera ĉambro okazigos voĉdonon en la venontaj du tagoj por decidi, ĉu Britio foriros el la EU sen interkonsento aŭ prokrastos la foriron.

Brita ĉefministro Theresa May diris post publikigo de la rezulto de la voĉdono, ke ŝi bedaŭras la rifuzon al la interkonsento. Ŝi aldonis, ke la malsupera ĉambro rifuzis la interkonsenton, kaj ĝi devas respondeci pri la risko, ke Britio ne povus foriri el la EU.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin