Ĉina justico faris progreson en certigo de stabileco kaj disvolvado

(GMT+08:00) 2019-03-13 14:30:01     Redaktoro:Yu
 

Ĉinaj juĝaj organoj kaj prokurorejoj konservis grandan premon sur leĝaj malobservoj, inkluzive de fiprofito, loka mafio kaj atenco de kopirajto, por protekti justecon, socian stabilecon kaj disvolvadon.

La laborraportoj de la Plej Supera Popola Juĝejo kaj de la plej Supera Popola Prokurorejo, donitaj al la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso, diris, ke la justico ankaŭ klopodas servi al ĉiuflanka malfermo, la iniciato Zono kaj Vojo kaj altkvalita disvolvado de la lando.

Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj inkluzive de Li Keqiang, Li Zhanshu, Wang Yang, Wang Huning, Zhao Leji, Han Zheng kaj Wang Qishan partoprenis en la plena kunveno de la sesio en la Granda Popola Halo en Pekino.

Ĉefjuĝisto Zhou Qiang kaj ĉefprokuroro Zhang Jun emfazis progreson faritan en la pasinta jaro dum farado de la raportoj.

Zhou diris, ke la Plej Supera Popola Juĝejo punis krimojn, protektis la popolon, kaj rezolute defendis nacian sekurecon kaj socian stabilecon laŭ la leĝo. Li aldonis, ke la Plej Supera Popola Juĝejo traktis 34 794 kazojn en 2018 kaj finis 31 883 kazojn, pli multe je 22,1% kaj 23,5% respektive ol la antaŭa jaro, kaj lokaj juĝejoj realigis la kreskon de 8,8% kaj 10,6%.

Zhang diris, ke la Plej Supera Popola Prokurorejo bazis sian laboron sur pliiĝantaj postuladoj de la popolo pri demokratio, laŭleĝa regado, egaleco kaj justeco, sekureco, kaj pli bona medio en la nova epoko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin