Progresis kvina intertraktado inter Usono kaj afgana Talibano

(GMT+08:00) 2019-03-13 14:32:24     Redaktoro:Yu

La kvina intertraktado inter Usono kaj la afgana grupo Talibano finiĝis marde en la katara ĉefurbo Daŭho. Ambaŭ konfesis progreson faritan en la intertraktado.

La kvina intertraktado komenciĝis en la 25a de februaro. La katara novaĵ-agentejo raportis, ke la intertraktado okazis ĉirkaŭ du ĉefaj temoj: Usono kaj ĝiaj aliancanoj retiru siajn trupojn el Afganio, kaj Talibano promesu haltigi agojn sur la afgana teritorio, kiuj damaĝas interesojn de Usono kaj aliaj landoj.

Talibano publikigis deklaron post la intertraktado, dirante, ke la du flankoj faris progreson en traktado de demandoj pri retiro de trupoj de aliaj landoj, inkluzive de Usono, kaj horaro de la retiro. Tamen la deklaro malkonfirmis, ke la du flankoj akordiĝis pri militpaŭzo en Afganio, kaj rekta dialogo inter Talibano kaj la afgana registaro.

Vicproparolanto de la usona Ŝtata Departemento Robert Palladino diris marde en regula gazetara konferenco, ke la intertraktado inter Usono kaj la afgana grupo Talibano akiris signifan progreson.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin