Ĉinio: Ĉiuj rilataj partioj devas krei kondiĉojn por politika traktado de demando de Korea Duoninsulo

(GMT+08:00) 2019-03-13 20:15:45     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris merkrede en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio ĉiam opinias, ke la demando de la Korea Duoninsulo povas esti pace solvita nur per politika dialogo, kaj ĉiuj rilataj partioj devas krei kondiĉojn por politika traktado de la demando.

Lastatempe, kelkaj amaskomunikiloj de la Korea Demokratia Popola Respubliko publikigis artikolojn, manifestante la starpunkton de la lando pri kompleta sennukleigo de la duoninsulo. Ili asertis, ke starigi novajn rilatojn inter la KDPR kaj Usono, establi mekanismon de longeraŭda paco sur la Korea Dunoninsulo kaj realigi kompletan sennukleigon estas la firma starpunkto de la KDPR.

Responde al ĉi-rilata demando, Lu reasertis la opinion de Ĉinio kaj esprimis volon labori kun ĉiuj aliaj partioj kaj ludi sian rolon por solvi la demandon de la duoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin