Malsupera ĉambro de brita parlamento subtenas prokraston de foriro de Britio el EU

(GMT+08:00) 2019-03-15 12:15:57     Redaktoro:Selena

Ĵaŭde en voĉdono, la malsupera ĉambro de la brita parlamento decidis subteni prokraston de la foriro de Britio el la Eŭropa Unio. Tamen la prokrasto dependas de sinteno de aliaj membroŝtatoj de la Eŭropa Lando.

Laŭ mocio aprobita de la malsupera ĉambro de la brita parlamento, se la malsupera ĉambro adoptus interkonsenton pri la foriro de Britio el la Eŭropa Unio antaŭ la 20a ĉimonate, la brita registaro konsiliĝos kun la Eŭropa Unio por prokrasti la foriron de la 29a de marto ĝis la 30a de junio, alie ambaŭ flankoj diskutos plu pri tio, tamen la limdato fine estos decidita de la Eŭropa Unio. Brita ĉefministro Theresa May avertis antaŭ la voĉdono, ke la retiro eble estos prokrastita por pli ol 3 monatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin