Ĉinio atendas bonan rezulton de ekonomia kaj komerca konsiliĝo kun Usono

(GMT+08:00) 2019-03-15 14:13:19     Redaktoro:Li

Merkrede en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke la ĝenerala tendenco de la disvolvado de ĉina-usonaj rilatoj ne ŝanĝiĝis. Li diris, ke la ekonomia kaj komerca konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono neniam ĉesis, kaj la ĉina flanko esperas, ke la konsiliĝo estos fruktodona.

Li diris, ke en la pasintaj 40 jaroj post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, la dulandaj rilatoj estis fruktodonaj. Li emfazis, ke la du landoj, kiel la plej grandaj ekonomioj de la mondo, estas strikte interplektitaj post kunlaboro kaj disvolviĝo dum jardekoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin