Novaĵoj (Marto 15)

(GMT+08:00) 2019-03-15 17:32:02     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 15 de marto, vendredo. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke la dua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) okazigis sian malferman kunvenon vendrede matene en Pekino; Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj ĉeestis la malferman kunvenon en la Granda Popola Halo en Pekino. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La dua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) okazigis sian malferman kunvenon vendrede matene en Pekino.

Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj ĉeestis la malferman kunvenon en la Granda Popola Halo en Pekino.

La leĝdonantoj adoptis la unuan unuigitan leĝon de Ĉinio pri fremda investo, montrante la rezolutecon de la lando serĉi novan periodon de altnivela pordmalfermo. Ili ankaŭ aprobis rezoluciojn pri la registara laborraporto, kaj la laborraportoj de la Konstanta Komitato de la NPK, la Plej Supera Popola Juĝejo kaj la plej Supera Popola Prokurorejo. Krome, la leĝdonantoj aprobis rezoluciojn pri la raportoj koncernaj al la nacia ekonomia kaj socia disvolvado kaj pri la centra kaj loka buĝetoj, kaj aprobis la rezignon de membro de la Konstanta Komitato de la NPK, Zhang Rongshun.

Ĉefministro Li Keqiang diris en gazetara konferenco post la fino de la jara sesio, ke Ĉinio decidis efektivigi pli grandskalan redukton de impostoprocento kaj kotizoj ĉi-jare kiel ŝlosilan kontraŭrimedon al ekonomia malsuprenira premo. La rimedo liveros dividendon de preskaŭ 2 duilinoj da juanoj (proksimume 297 miliardoj da usonaj dolaroj) al la kompanioj. Li diris, ke la registaro reduktos valoraldonan impostoprocenton por fabrikado kaj aliaj bazaj sektoroj, kaj ankaŭ por malgrandaj kaj mezgrandaj kompanioj, la plej grandaj provizantoj de laborpostenoj en la lando.

La ĉefministro diris, ke Ĉinio certigos la kreadon de pli ol 11 milionoj da novaj urbaj laborpostenoj en tiu ĉi jaro. Li aldonis, ke en efektiva praktiko, la celo estas krei la saman kvanton da laborpostenoj kiel la pasinta jaro, tio estas pli ol 13 milionoj. Li rimarkigis, ke ĉi-jare, la unuan fojon, Ĉinio altigas la statuson de dungado-unua politiko al makropolitiko kune kun la fiska politiko kaj monpolitiko. Li diris, ke rimedoj por la redukto de impostoprocento kaj kotizoj sub la fiska politiko kaj la malaltigo de la realaj interezprocento sub la monpolitiko celas certigi dungadon.

Parolante pri la ekonomia kaj komerca konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono, Li diris, ke Ĉinio esperas, ke la intertraktado atingos kungajnajn rezultojn kaj reciprokan profiton. Li diris, ke Ĉinio kaj Usono estas strikte interplektitaj post disvolvado kaj kunlaboro en la pasintaj jaroj, kaj disapartigo de la du ekonomioj ne estas realisma nek ebla. Li aldonis, ke la du landoj bezonas plu sekvi la principojn de kunlaboro anstataŭ alfrontado, kaj de reciproka respekto, egaleco, kaj reciproka profito por antaŭenigi la duflankajn interligojn, inkluzive de ekonomiaj kaj komercaj rilatoj kaj liveri konkretan profiton al popoloj de la du landoj.

La ĉefministro ankaŭ vokis al Ĉinio kaj Rusio preni ĉiujn eblajn rimedojn por duobligi sian komercan kvanton. Li diris, ke la duflanka komerco superis 100 miliardojn da usonaj dolaroj pasintjare malgraŭ la malrapidiĝanta kresko de monda komerco. Li vokis ambaŭ flankojn firmigi la atingon.

La 13an de marto dum la 40a sesio de la Homrajta Konsilio de la UN, ĉina konstanta misio al la Oficejo de UN en Ĝenevo kaj aliaj internaciaj organizoj en Svislando kaj la Ĉina Societo pri Studo de Homaj Rajtoj kune okazigis la flankan kunvenon "Atingoj de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en Homaj Rajtoj". Ĉina ambasadoro al la Oficejo de la UN en Ĝenevo kaj aliaj internaciaj organizoj en Svislando Yu Jianhua eksplikis la atingojn de la ĉina registaro en batalo kontraŭ terorismo kaj ekstremismo en Xinjiang. Tri ĉinaj specialistoj de la societo konigis la progreson de Xinjiang en praktiko de homaj rajtoj el diversaj kampoj. Preskaŭ 300 gastoj, inkluzive de reprezentantoj el pli ol 70 landoj ĉeestis la kunvenon kaj donis pozitivan takson al la progreso de Xinjiang. Yu diris, ke nun Xinjiang troviĝas en historie plej stabila kaj rapide disvolviĝanta periodo. Estis sufiĉe garantiataj la rajtoj de diversaj etnoj en ekonomio, politiko, socio, kulturo kaj medio. En 2020, Xinjiang-anoj marŝos en modere prosperan socion kune kun la tutlanda popolo.

La usona opinisonda institucio Gallup diris, ke ĝia freŝa raporto montras, ke la tutmonda estrivo de Ĉinio havas pli altan lokon ol la usona en 2018, per 34-procenta aprobo, atingante la plej altan punkton en preskaŭ jardeko.

La raporto, kiu taksas, kiel la publiko en 133 landoj opinias la tutmondan estrivon de Usono, Ĉinio, Germanio kaj Rusio, montras, ke la aprobo al Ĉinio atingis 34 procentojn, la plej altan poentaron ekde 2009, dum la averaĝa aprobo al la usona estrivo falis ĝis 31%.

La Komerca Pintkunveno de la Grupo 20 ĵaŭde malfermiĝis en Tokio. Reprezentantoj el komercaj rondoj de la grupo diskutos pri la tutmonda ekonomia regado, regularoj de internacia komerco kaj investo, kaj cifereca ekonomio. Ĝi fermiĝos en vendredo.

La Komerca Pintkunveno, kiu fondiĝis en 2010, jam fariĝis grava parto de la kadro de la Grupo 20 kaj estas grava platformo por partopreno de la komercaj rondoj en la tutmonda ekonomia regado. Ĝiaj raportoj pri politikaj proponoj estas prezentitaj al la gvidantoj de la Grupo 20.

Ĵaŭde en voĉdono, la malsupera ĉambro de la brita parlamento decidis subteni prokraston de la foriro de Britio el la Eŭropa Unio. Tamen la prokrasto dependas de sinteno de aliaj membroŝtatoj de la Eŭropa Lando.

La usona Senato ĵaŭde adoptis rezolucion, haltigante la "nacian krizostaton", anoncitan de prezidento Donald Trump por la suda landlima regiono. Poste Trump diris, ke li vetoos la rezolucion.

La Senato adoptis la rezolucion per 59 voĉoj kontraŭ 41. Entute 12 respublikaj kaj ĉiuj demokrataj senatanoj voĉdonis por la rezolucio.

La 26an de februaro, la Ĉambro de Reprezentantoj aprobis la rezolucion per 245 voĉoj kontraŭ 182. Post aprobo de la Senato, ĝi estos prezentita al prezidento por subskribo.

Trump diris en socia komunikilo, ke li atendas vetoi la rezolucion. Se la rezolucio estos vetoita de Trump, la vetoo povos esti rifuzita nur per rezolucio, denove adoptita de la Senato kaj la Ĉambro de Reprezentantoj per almenaŭ du trionoj de la voĉoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin