Ĉina ĉefministro Li Keqiang vendrede diris tion en gazetara konferenco. Li aldonis, ke post la hanoja kunveno de gvidantoj de Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj Usono, la du flankoj esprimis volon por kontinua kontakto. Ĉinio deziras, ke ĉiuj flankoj kaptu pozitivajn elementojn, intensigu kontakton kaj fortigu dialogon por rikolti dezirindajn fruktojn.