Ĉina vicĉefministro vizitos Argentinon, Urugvajon kaj Domingon

(GMT+08:00) 2019-03-16 13:16:54     Redaktoro:Yu

La proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang anoncis vendrede, ke ĉina vicĉefministro Hu Chunhua vizitos Argentinon, Urugvajon kaj Domingon de la 18a ĝis la 27a de marto.

Hu vizitos la tri landojn laŭ la invito de la argentina registaro, la urugvaja registaro kaj la dominga registaro. Li partoprenos en la dua altnivela Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Sud-Suda Kunlaboro, kiu okazos en Argentino dum la vizito.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin