Afgana armeo mortigis 51 armitajn radikalulojn

(GMT+08:00) 2019-03-17 12:15:27     Redaktoro:Yu

La afgana armeo diris sabate en deklaro, ke ili mortigis 51 armitajn radikalulojn en la pasintaj 24 horoj en la regiono Bala Murghab de la provinco Badghis.

La deklaro diris, ke la afgana armeo vendrede komencis operacon kontraŭ armitaj radikaluloj per aeratakoj kaj bombardoj, 51 radikaluloj estis mortigitaj kaj multaj aliaj vunditaj. Ĝis nun la grupo Talibano publikigis neniun deklaron pri la operaco de la armeo.

La afgana novaĵ-agentejo Pajhwok raportis, ke Talibano streĉas la sieĝon de la regiono Bala Murghab kaj okupas pli ol 20 sekurecajn kontrolejojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin