Jemena registara armeo mortigis 25 membrojn de Houthi

(GMT+08:00) 2019-03-17 12:25:49     Redaktoro:Yu

La jemena registaro diris sabate, ke sub la helpo de la multlanda armeo gvidata de Saud-Arabio, la registara armeo mortigis 25 membrojn de la ribela grupo Houthi tiutage en la sudokcidenta provinco Taiz.

Oficiro el la registara armeo diris, ke post kelkhora intensa batalo, la registara armeo reprenis parton de ŝlosilaj zonoj en la okcidenta montara regiono.

La provinco Taiz situas proksime al la Ruĝa Maro. En la provinco estas la sola haveno por komunikado de Houthi kun la ekstera mondo. Ĝi estas tre grava por esenca blokado de la multlanda armeo kontraŭ la grupo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin