Sudana prezidento atendas plifortigon de rilatoj kun Rusio

(GMT+08:00) 2019-03-17 19:01:24     Redaktoro:Yu

Sudana prezidento Omar al-Bashir sabate diris, ke lia lando volas plifortigi rilatojn kun Rusio. Li diris tion dum renkontiĝo kun vizitanta rusa oficialulo en la ĉefurbo Kartumo.

Laŭ deklaro publikigita de la sudana prezidentejo, al-Bashir tiutage renkontiĝis kun rusa vicministro pri eskterlandaj aferoj kaj speciala reprezentanto pri Mez-Oriento, Mikhail Bogdanov. Li diris, ke plifortigo de duflanka kunlaboro en politiko, ekonomio kaj komerco konformas al interesoj de ambaŭ flankoj.

Bogdanov diris al raportistoj post la renkontiĝo, ke la du flankoj diskutis pri ekonomia kaj komerca kunlaboro intrer la du landoj kaj trejnado de sudanaj oficialuloj. Li aldonis, ke la rusa flanko plifortigos politikajn, ekonomiajn kaj komercajn rilatojn kun Sudano, kaj aprezas la objektivan starpunkton de Sudano pri multaj internaciaj, afrikaj kaj mez-orientaj demandoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin