Ĉinio publikigis blankan libron pri batalo kontraŭ terorismo kaj protekto de homaj rajtoj en Xinjiang

(GMT+08:00) 2019-03-18 11:12:43     Redaktoro:Yu

La Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio lunde publikigis blankan libron pri la batalo kontraŭ terorismo kaj ekstremismo kaj protekto de homaj rajtoj en Xinjiang.

La blanka libro diris, ke la ĉina registaro firme oponas ĉiujn formojn de terorismo kaj ekstremismo, kaj laŭleĝe severe batas iun ajn konduton subtenantan terorismon kaj ekstremismon kaj ĉian agon, kiu koncernas organizadon, planadon kaj efektivigon de terorismaj aktivecoj, aŭ atencon al homaj rajtoj de civitanoj.

Ĝi diris, ke dum iu periodo, la ĉina regiono Xinjiang, sub la kombinita influo de separistoj, religiaj ekstremistoj kaj teroristoj, ofte suferis terorismajn atakojn, kiuj malutilis al la vivo kaj posedaĵo de homoj de ĉiuj etnogrupoj en Xinjiang kaj tretis homan dignon.

La dokumento diris, ke Ĉinio kiel lando sub leĝa regado respektas kaj protektas homajn rajtojn konforme al la principoj de sia konstitucio. La ĉina batalo kontraŭ terorismo kaj ekstremismo estas grava parto de la sama batalo farita de la internacia komunumo kaj konformas al la celoj kaj principoj de la UN pri batalo kontraŭ terorismo kaj defendo de bazaj homaj rajtoj.

La blanka libro diris ankaŭ, ke en la nuna mondo, fronte al la severaj defioj de terorismo kaj ekstremismo, neniu lando povas eviti ilin. Nur per fortigo de nia komunumo de komuna estonteco, forlaso de duoblaj normoj, plibonigo de politika reciproka fido, atingo de strategia konsento, kaj antaŭenigo de interŝanĝoj kaj kunlaboro, ni povas efike bremsi kaj batali terorismon kaj ekstremismon por konservi pacon kaj stabilecon de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin