Novaĵoj (Marto 18)

(GMT+08:00) 2019-03-18 15:55:55     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 18a de marto, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina prezidanto vizitos Italion, Monakon kaj Francion; Ĉinio publikigis blankan libron pri batalo kontraŭ terorismo kaj protekto de homaj rajtoj en Xinjiang. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang anoncis lunde, ke ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtatajn vizitojn al Italio, Monako kaj Francio de la 21a ĝis la 26a de marto.

Lu diris, ke Xi faros la vizitojn laŭ la inivito de itala prezidento Sergio Mattarella, ŝtatestro de la Monaka Princlando Albert II kaj franca prezidento Emmanuel Macron.

La Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio lunde publikigis blankan libron pri la batalo kontraŭ terorismo kaj ekstremismo kaj protekto de homaj rajtoj en Xinjiang.

La blanka libro diris, ke la ĉina registaro firme oponas ĉiujn formojn de terorismo kaj ekstremismo, kaj laŭleĝe severe batas iun ajn konduton subtenantan terorismon kaj ekstremismon kaj ĉian agon, kiu koncernas organizadon, planadon kaj efektivigon de terorismaj aktivecoj, aŭ atencon al homaj rajtoj de civitanoj. Ĝi diris, ke dum iu periodo, la ĉina regiono Xinjiang, sub la kombinita influo de separistoj, religiaj ekstremistoj kaj teroristoj, ofte suferis terorismajn atakojn, kiuj malutilis al la vivo kaj posedaĵo de homoj de ĉiuj etnogrupoj en Xinjiang kaj tretis homan dignon.

La dokumento diris, ke Ĉinio kiel lando sub leĝa regado respektas kaj protektas homajn rajtojn konforme al la principoj de sia konstitucio. La ĉina batalo kontraŭ terorismo kaj ekstremismo estas grava parto de la sama batalo farita de la internacia komunumo kaj konformas al la celoj kaj principoj de la UN pri batalo kontraŭ terorismo kaj defendo de bazaj homaj rajtoj.

La blanka libro diris ankaŭ, ke en la nuna mondo, fronte al la severaj defioj de terorismo kaj ekstremismo, neniu lando povas eviti ilin. Nur per fortigo de nia komunumo de komuna estonteco, forlaso de duoblaj normoj, plibonigo de politika reciproka fido, atingo de strategia konsento, kaj antaŭenigo de interŝanĝoj kaj kunlaboro, ni povas efike bremsi kaj batali terorismon kaj ekstremismon por konservi pacon kaj stabilecon de la mondo.

Ĉinio vendrede finis procezon de la tria Universala Perioda Reekzameno de la Homrajta Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj. Estro de la ĉina delegacio diris, ke la procezo estis glata kaj sukcesa.

Le Yucheng, ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj, ankaŭ estro de la ĉina delegacio, diris tion post la sesio en la konsilio, kiu adoptis la finan raporton pri la tria Universala Perioda Reekzameno de Ĉinio en novembro de 2018. Li diris, ke vaste rekonitaj estis la atingoj de Ĉinio en la praktiko de homaj rajtoj, evoluiga vojo de homaj rajtoj kaj la firma decido de la lando pri plibonigo de la situacio de homaj rajtoj.

Le rememoris, ke li anoncis en la lasta novembro en Ĝenevo dum la Universala Perioda Reekzameno, ke Ĉinio prenos 30 rimedojn por plu akceli disvolvadon de homaj rajtoj, kaj la plejparto de tiuj rimedoj jam rikoltis unuajn sukcesojn. Li akcentis, "En la hodiaŭa sesio, mi plu anoncas, ke Ĉinio decidis akcepti 284 el 346 rekomendoj prezentitaj de diversaj partioj. Ĉinio volas akcepti ĉiujn rekomendojn, se ili konformas al la ĉinaj realaĵoj kaj helpas akceli kaj protekti homajn rajtojn en Ĉinio."

Ses jaroj pasis, post kiam Ĉinio proponis la iniciaton Zono kaj Vojo. Wang Xiaolong, ĝenerala direktoro de la Departemento pri Internaciaj Ekonomiaj Aferoj de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, diris lastatempe, ke estas senĉese profundigita internacia konsento pri la iniciato Zono kaj Vojo. Ĝis nun, 123 landoj kaj 29 internaciaj organizoj subskribis dokumenton de kunlaboro en konstruado de la Zono kaj Vojo kun Ĉinio. En la lastaj ses jaroj granda nombro da projektoj de infrastruktura konetiteco estis komencitaj, kio injektis grandan energion de la du kampoj de proviz-flanko kaj postulado en la ekonomian kreskon.

Ĝenerala vicsekretario el la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo Zhou Xiaofei diris, ke Ĉinio daŭrigos internacian kunlaboron de grandaj projektoj en konstruado de la Zono kaj Vojo kaj aktive kondukos kunlaboron de triapartia merkato.

Lokaj aŭtoritatoj diris, ke tibetanoj en malriĉaj regionoj havos ŝancon sin liberigi el malriĉeco per tradicia metilerteco, ĉar 10 metiejoj estis establitaj sabate en la distrikto Nyemo en la Tibeta Aŭtonoma Regiono, sudokcidenta Ĉinio.

Tiuj metiejoj akcelos dungadon kaj eliron el malriĉeco, ĉar lokanoj lernas krei metiartaĵojn de nemateria kultura heredaĵo, kiel ekzemple tibetajn incensojn, Nyemo-sutrajn rubandojn (budhismaj preĝ-flagoj), Pusum-mangravuraĵon, kaj Xoleg-paperfaradon.

Long Zhigang, vicestro de la regiona kultura departemento, diris, ke tiuj metiejoj ne nur diskonigos tradiciajn metiartaĵojn al la tibeta popolo, sed ankaŭ pliigos iliajn enspezojn.

Volontula grupo konsistanta el 25 heredantoj de nemateriaj kulturaj heredaĵoj efektivigis trejnadajn programojn en la gubernio Nyemo per la helpo de ŝtata monasigno kun la sumo de miliono da juanoj en 2018. La registaro ĉi-jare liveros plu financan helpon.

Vendrede, la 15an de marto en la nov-zelanda urbo Christchurch, okazis du seriozaj pafatakoj kontraŭ du moskeoj, kaj ĝis dimanĉo, 50 homoj estis mortigitaj kaj 50 aliaj vunditaj. Nov-Zelando fortigis polican gardon en la tuta lando kaj komencis fuenbrajn aktivadojn.

Dimanĉe en la gazetara konferenco, nov-zelanda ĉefministro Jacinda Ardern diris, ke lunde Nov-Zelando plu multigos polican forton, precipe en ĉiuj moskeoj, lernejoj kaj infanĝardenoj. Ŝi diris, ke ekde la 17a de marto, kadavroj de viktimoj estis redonitaj al iliaj familianoj kaj tiu ĉi laboro daŭros ĝis merkredo. Ŝi emfazis, ke okazos en Nov-Zelando akuzo kaj juĝado kontraŭ la suspektato de la atakoj. Ŝi reasertis, ke Nov-Zelando devas reformi la leĝon pri pafiloj, tamen ne ĉesigos vendadon kaj reklamadon de pafiloj.

Nova sendito de la UN al Sirio Geir Pedersen diris dimanĉe, ke li koncentras energion sur akceladon de la efektivigo de la rezolucio 2254 de la Sekureca Konsilio de la UN pri politika solvado en Sirio.

Pedersen diris tion al raportistoj, post kiam li atingis Damaskon. Li diris, "Mi tre atendas mian diskuton kun la siria registaro. Mi ĉiam koncentros mian energion sur akceladon de la efektivigo de la rezolucio 2254 de la Sekureca Konsilio, kio estas mia tasko, kaj espereble tio povos ebligi politikan procezon gvidatan kaj posedatan de Sirio, kiun antaŭenigas la UN."

La rezolucio 2254 de la Sekureca Konsilio estis unuanime adoptita la 18an de decembro 2015. Ĝi alvokas militpaŭzon kaj politikan solvadon en Sirio.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin