Ĉinio kaj Pakistano okazigos strategian dialogon inter ministroj pri eksterlandaj aferoj

(GMT+08:00) 2019-03-19 11:19:28     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang anoncis lunde, ke la unua strategia dialogo inter ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj Pakistano okazos marde en Pekino.

Geng diris, ke laŭ interkonsento de ambaŭ flankoj, la dialogon kunprezidos ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj pakistana ministro pri eksterlandaj aferoj Shah Mahmood Qureshi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin