Okazis 9a Ĉina-Eŭropa Altnivela Strategia Dialogo

(GMT+08:00) 2019-03-19 10:30:32     Redaktoro:祃璟琳

Lunde en Bruselo, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj supera reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini Federica Mogherini kune prezidis la 9an Ĉina-Eŭropan Altnivelan Strategian Dialogon.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Eŭropo estas ampleksaj strategiaj partneroj. Vizaĝe al nestabila internacia situacio, ambaŭ flankoj faris efikan interŝanĝon kaj kunlaboron, ludis rolon de "stabiligilo", kio estas historia tasko de Ĉinio kaj Eŭropo kiel du potencoj en la mondo. La du flankoj tenas historie altan nivelon kaj vastan skalon de kunlaboro kaj havas grandan potencialon. Oni devas persisti en la ĝusta vojo de kunlaboro, plue ekspluati kaj vastigi novajn kampojn kaj movfortojn de paco, kresko, reformo kaj civilizacio en la partnereco de la du flankoj kaj antaŭenpuŝi profundan disvolviĝon de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Wang akcentis tri punktojn: unue kunlabora partnero estas esenco de la ĉina-eŭropaj rilatoj. Due, reciproka profito kaj kungajno estas celo de la ĉina-eŭropa kunlaboro. Ĉinio esperas, ke Eŭropo estos la unua profitanto de la nova reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio. Trie, respekto de kernaj interesoj de ambaŭ flankoj estas simbolo de konfido inter la du flankoj. Ĉinio esperas, ke Eŭropo estos prudenta en demandoj rilataj al kernaj interesoj de Ĉinio.

Federica Mogherini diris, ke Eŭropo volas, kune kun Ĉinio, antaŭenigi efektivigon de internaciaj multflankaj interkonsentoj kaj fari kompaktan kunlaboron en "Pariza Interkonsento", interkonsento pri la irana nuklea demando, daŭripova disvolva celo, afrika disvolvado kaj aliaj temoj. La EU volas profundigi komunikadon kaj interŝanĝojn kun Ĉinio, diskuti pri kunligo de eŭropa-azia strategio pri komunikado kaj interŝanĝo kun la iniciato Zono kaj Vojo kaj forte konduki triapartian kunlaboron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin