Novaĵoj (Marto 19)

(GMT+08:00) 2019-03-19 16:33:19     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 19a de marto, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio kaj la Eŭropa Unio okazigis la 9an altnivelan strategian dialogon; Ĉinio refutas akuzon de Usono pri demandoj de homaj rajtoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Lunde en Bruselo, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj supera reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini kune prezidis la 9an Ĉina-Eŭropan Altnivelan Strategian Dialogon.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Eŭropo estas ampleksaj strategiaj partneroj. Vizaĝe al nestabila internacia situacio, ambaŭ flankoj faris efikan interŝanĝon kaj kunlaboron, ludis rolon de "stabiligilo", kio estas historia tasko de Ĉinio kaj Eŭropo kiel du potencoj en la mondo. La du flankoj tenas historie altan nivelon kaj vastan skalon de kunlaboro kaj havas grandan potencialon. Oni devas persisti en la ĝusta vojo de kunlaboro, plue ekspluati kaj vastigi novajn kampojn kaj movfortojn de paco, kresko, reformo kaj civilizacio en la partnereco de la du flankoj kaj antaŭenpuŝi profundan disvolviĝon de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Wang akcentis tri punktojn: unue kunlabora partnero estas esenco de la ĉina-eŭropaj rilatoj. Due, reciproka profito kaj kungajno estas celo de la ĉina-eŭropa kunlaboro. Ĉinio esperas, ke Eŭropo estos la unua profitanto de la nova reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio. Trie, respekto de kernaj interesoj de ambaŭ flankoj estas simbolo de konfido inter la du flankoj. Ĉinio esperas, ke Eŭropo estos prudenta en demandoj rilataj al kernaj interesoj de Ĉinio.

Federica Mogherini diris, ke Eŭropo volas, kune kun Ĉinio, antaŭenigi efektivigon de internaciaj multflankaj interkonsentoj kaj fari kompaktan kunlaboron en "Pariza Interkonsento", interkonsento pri la irana nuklea demando, daŭripova disvolva celo, afrika disvolvado kaj aliaj temoj. La EU volas profundigi komunikadon kaj interŝanĝojn kun Ĉinio, diskuti pri kunligo de eŭropa-azia strategio pri komunikado kaj interŝanĝo kun la iniciato Zono kaj Vojo kaj forte konduki triapartian kunlaboron.

Ĉinio diris lunde, ke ĝi rezolute oponas la senbazajn usonajn akuzojn pri la demando de homaj rajtoj de Ĉinio kaj postulis seriozan traktadon kun la usona flanko.

Dum la prezento de la jara raporto de la usona Ŝtata Departemento pri homaj rajtoj, usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris en la lasta merkredo, ke la mistraktado de homaj rajtoj fare de Ĉinio estas nekomparebla.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris en gazetara konferenco, ke la ĉina popolo estas la plej kvalifikita por parolado pri tio, kaj la atingoj de Ĉinio estas evidentaj al la plejparto de la internacia komunumo. Geng diris, ke Ĉinio plenumas sian trian procezon de la Universala Perioda Reekzameno de la Homrajta Konsilio de la UN. Dum la kunveno, estro de la ĉina delegacio kaj vicministro pri eksterlandaj aferoj Le Yucheng detalis la disvolvan vojon, koncepton kaj praktikon de homaj rajtoj kun ĉinaj trajtoj, kaj konigis la progreson de la 30 rimedoj, kiujn Ĉinio anoncis por plu akceli disvolvadon de homaj rajtoj dum la Universala Perioda Reekzameno. Le ankaŭ respondis demandojn inkluzive de tiuj pri Xinjiang.

Geng diris, ke la kunveno pozitive taksis la atingojn de Ĉinio pri homaj rajtoj kaj aprezis la partoprenon de Ĉinio en la reekzameno kun malfermiteco, konfido kaj sincereco. Li aldonis, ke ĉi tio plene montras, ke la internacia komunumo vaste agnoskis la ĉinan vojon de disvolvado de homaj rajtoj, la ĉinajn atingojn en homaj rajtoj kaj la ĉinan decidon pri protekto de homaj rajtoj.

Ĉinio refutis la kulpigon de Usono pri troigo de la rezultoj de kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko, dirante, ke Ĉinio metis siajn avantaĝojn kaj resursojn en kampojn, kiujn afrikaj landoj plej bezonis.

Geng Shuang, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris la rimarkojn en gazetara konferenco responde al demando pri la akuzo de helpanto de usona ŝtatsekretario por afrikaj aferoj Tibor Nagy kontraŭ la ĉina politiko pri Afriko.

Dum sia lastatempa vizito al Ugando, Nagy diris, ke la rezultoj de kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko estis troigitaj. Li diris, ke homoj ne zorgas, ke Usono investis multe pli ol Ĉinio en kampoj, kiel ekzemple bona regado kaj sekureco en Afriko. Samtempe stadionoj konstruitaj de Ĉinio altiris multan atenton de la afrikaj homoj, kio estas tre ĝena. Nagy diris, ke la pruntoj de Ĉinio pliigis la ŝuldon de la afrikaj landoj kaj ĉinoj konkurencas kun lokaj afrikanoj por komerco kaj laboro.

Geng diris, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Afriko estis pruvita de la tempo kaj la ŝanĝiĝanta internacia situacio kaj ne povas esti skuita de ajnaj fortoj. La ĉina flanko rimarkis serion da nerespondecaj rimarkoj faritaj de usona oficialulo dum liaj vizitoj en Afriko, kaj tiuj rimarkoj estas senbazaj, plenaj je mankoj kaj ne estos akceptitaj de afrikaj landoj.

Ekspozicio montranta la praktikojn kaj atingojn de la Ĉina Popola Liberiga Armeo (PLA) en protekto de la monda paco kaj akcelado de komuna disvolviĝo malfermiĝis lunde ĉe la stabejo de la Afrika Unio (AU) en la etiopa ĉefurbo Adis-Abebo.

La kvin-taga ekspozicio organizita de ĉinaj aŭtoritatoj montras ĉefe bildojn, kiuj reflektas la devontigon de la ĉina armeo al akcelado de tutmonda paco kaj komuna disvolviĝo. La ekspozicio montras al la mondo, ke Ĉinio firme subtenas la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN kaj la kernan rolon de la UN en internaciaj aferoj, kaj aktive konstruas la komunumon de komuna estonteco por la homaro.

Ĉinio lunde bonvenigis la kunvenon inter Hindio kaj Pakistano pri diskuto kaj definitivigo de manieroj por la koridoro Kartarpur.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio esperas, ke rilataj progresoj helpos mildigi streĉecon inter Hindio kaj Pakistano kaj plibonigi la regionan situacion.

Geng diris, ke Hindio kaj Pakistano estas najbaroj, kiuj ĉiam ekzistas unu kun la alia, kaj harmoniaj rilatoj inter la du landoj konformas al fundamentaj interesoj de ambaŭ flankoj kaj plenumas la komunan atendon de la internacia komunumo.

Konferenco pri dialogo inter aziaj civilizacioj okazos maje en Pekino. La organizanto diris lunde, ke sub la temo de interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter aziaj civilizacioj kaj la komunumo kun komuna estonteco, la konferenco inkluzivas malfermitan ceremonion kaj ses subforumojn.

Dum la konferenco okazos ankaŭ aliaj aktivecoj, kiel ekzemple azia kultura karnavalo, azia civilizacia semajno kaj azia manĝaĵa festivalo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin