Italaj gvidantoj akceptis intervjuon de ĉinaj amaskomunikilistoj

(GMT+08:00) 2019-03-21 15:38:22     Redaktoro:Xiong

La ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping baldaŭ faros sian oficialan viziton al Italio kaj, okaze de tio, la itala prezidento Sergio Mattarella akceptis intervjuon de ĉinaj amaskomunikilistoj.

Tiu ĉi vizito de Xi Jinping al Italio pluapaŝe akcelos la dulandan ampleksan partnerecon, utilos al la kunlaboro inter Eŭropo kaj Azio, kaj alportos feliĉon al la dukontinentaj popoloj. Por tio Sergio Mattarella respondis:

"Tio montras la solidan kaj noblan celon de la dulanda ampleksa partnereco. La du landoj firme kredas, ke ĉiuj membroj de la internacia komunumo povas kune peni respondi al la tuttergloba defio, en kiu troviĝas la protekto de la monda paco, la batalo kontraŭ klimata ŝanĝiĝo, la realigo de tolerema kaj daŭripova disvolvado, kaj tiel plu. Mi esperas, ke dum la vizito de Xi Jinping la du flankoj povos senĉese krei novajn ideojn kaj planojn, kaj tio povas senĉese akceli la itala-ĉinan ampleksan partnerecon kaj utili al la kunlaboro inter Eŭropo kaj Azio."

Italio kaj Ĉinio estas same la antikvaj landoj de civilizacio, kaj ili ĉiu havas longan historion. Kiam Mattarella parolis pri la perspektivo de la dulanda kultura kunlaboro kadre de la iniciato "Zono kaj Vojo", li diris:

"Ke Italio kulture kaj moralscience partoprenas en la kontruado de 'Zono kaj Vojo', tio estas aparte grava."

Kaj pri la temo 'Zono kaj Vojo' la itala ĉefministro Giuseppe Conte diris:

"Ni en la nomo de la registaro partoprenas en la iniciato 'Zono kaj Vojo', ĉar mi opinias, ke Italio estas natura finstacio de la antikva Silka Vojo laŭ sia geografia situo. Ĉar 'Zono kaj Vojo' povas disvolvi la dulandajn rilatojn en ekonomio kaj komerco, kaj en ĝi niaj entreprenoj povas partopreni. Ĉi tie mi volas anticipe anonci, ke mi aprile ĉeestos la pintforumon por 'Zono kaj Vojo' en Ĉinio."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin