Prezidanto Xi ekiris por ŝtataj vizitoj al Italio, Monako kaj Francio

(GMT+08:00) 2019-03-21 15:10:26     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping ekiris de Pekino ĵaŭde posttagmeze por ŝtataj vizitoj al Italio, Monako kaj Francio laŭ la invito de itala prezidento Sergio Mattarella, ŝtatestro de la Monaka Princlando Albert II kaj franca prezidento Emmanuel Macron.

La sekvantaro de Xi inkluzivas lian edzinon Peng Liyuan, membron de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, membron de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj direktoron de la Ĝenerala Oficejo de la Centra Komitato de la KPĈ, Ding Xuexiang, membron de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj direktoron de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, Yang Jiechi, ŝtatkonsilanton kaj ministron pri eksterlandaj aferoj, Wang Yi, kaj vicprezidanton de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kaj estron de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, He Lifeng.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin