Ĉina prezidanto atingis Italion por ŝtata vizito

(GMT+08:00) 2019-03-22 12:00:40     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde atingis Romon por ŝtata vizito al Italio por desegni la estontecon de la duflankaj rilatoj kaj puŝi la interrilatojn en la novan epokon.

Tio estas la refoja vizito de ĉina ŝtatestro al la eŭropa nacio post 10 jaroj. Du italaj batalaviadiloj akompanis la aviadilon de Xi, post kiam ĝi eniris la aerspacon de la lando. Xi kaj lia edzino, Peng Liyuan, estis salutitaj de altrangaj italaj registaraj oficialuloj en la flughaveno.

Xi faris skriban paroladon en la flughaveno. Li diris, ke la ĉina-italaj rilatoj eltenis la provon de tempo kaj ŝanĝiĝema internacia situacio, de post kiam la du landoj starigis diplomatiajn rilatojn antaŭ 49 jaroj. La du landoj subtenis la principon de reciprokaj respekto, fido kaj profito kaj senĉese antaŭenigis sian amikecon kaj kunlaboron, starigante ekzemplon de rilatoj inter du landoj de malsamaj sociaj sistemoj, kulturaj fonoj kaj evoluaj stadioj. Li akcentis, ke la pragmata kunlaboro inter la du landoj rikoltis bonajn rezultojn, alportante efektivajn profitojn al la du popoloj. La duflankaj kulturaj kaj interpopolaj interŝanĝoj estis riĉaj kaj buntaj, kaj akcelis reciprokan komprenon kaj amikecon.

La ĉina prezidanto diris ankaŭ, ke li atendas renkontiĝi kun la italaj gvidantoj por kune desegni planon pri la estonta disvolvado de duflankaj rilatoj.

Italio estas la unua stacio de la trilanda eŭropa vojaĝo de Xi. Li vizitos ankaŭ Monakon kaj Francion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin