EU fiksis 22an de majo kiel novan daton por foriro de Britio

(GMT+08:00) 2019-03-22 13:37:16     Redaktoro:Yu

Prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk diris jaŭde, ke 27 membroj de la Eŭropa Unio (EU) unuanime konsentis malfruigi la daton de la foriro de Britio ĝis la 22a de majo, se la interkonsento pri la retiro estos aprobita de la malsupera ĉambro de la brita parlamento en la venonta semajno.

Tusk diris post la fino de la pintkunveno pri la retiro de Britio en Bruselo ĵaŭde, ke se la interkonsento pri la retiro ne estos aprobita en la venonta semajno, la malfruigo iros ĝis la 12a de aprilo. Li diris, ke la 27 membroj de la EU ankaŭ aprobis la Strasburgan Interkonsenton ĵaŭde kaj daŭrigos preparojn por seninterkonsenta retiro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin