Xi Jinping interparolis kun monaka princo Albert II

(GMT+08:00) 2019-03-25 14:45:30     Redaktoro:Shanshan

Dimanĉe ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun monaka princo Albert II.

Xi montris, ke li tre ĝojas fari ŝtataferan viziton al Monako laŭ la invito de la princo. Tio estas la unuafoja vizito de ĉina prezidanto al Monako. En la pasintaj 20 jaroj post establo de diplomatiaj rilatoj, la du flankoj ĉiam estis sinceraj kaj amikaj, kaj egale traktis unu la alia. Nun la duflankaj rilatoj de la du landoj stabile disvolviĝas, pragmata kunlaboro progresas, kunlaboro en mediprotekto, telekomuniko, poŝtelefona pagado kaj aliaj novaj kampoj estas en la antaŭa vico inter eŭropaj landoj. Rilatoj inter Ĉinio kaj Monako jam fariĝis modelo inter landoj, kiuj havas malsamajn grandecojn, historiojn, kaj sociajn sistemojn.

En la nomo de reĝa familio, registaro kaj popolo de Monako, Albert II varme bonvenigas la historian viziton de prezidanto Xi. Li gratulis Ĉinion pro ĝiaj grandaj atingoj en disvolviĝo. Rilatoj inter Monako kaj Ĉinio bone disvolviĝas. Monako volas grandigi kunlaboron en tekniko, novigado, mediprotekto, protekto de sovaĝaj animaloj, renovigeblaj resursoj kaj aliaj kampoj. Monako alte laŭdas Ĉinion pro ĝia grava rolo en klimatŝanĝiĝo kaj aliaj internaciaj aferoj kaj subtenas Ĉinion sukcese okazigi la venontjaran 15an kunvenon de la Konvencio pri Biologia Diverseco kaj la Pekinajn Vintrajn Olimpikojn en 2022.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin