Novaĵoj (Marto 25)

(GMT+08:00) 2019-03-25 18:26:00     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 25a de marto, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi interparolis kun Macron pri konservado de sanaj ĉina-francaj rilatoj; Ĉina Komunikila Grupo subskribis memorandon de kompreno pri kunlaboro kun la Itala Futbala Asocio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe emfazis la gravecon de konservado de sanaj ĉina-francaj rilatoj por la longtempa disvolvado de ambaŭ landoj kaj ĝia potenciala influo al la mondo.

Xi, kiu estas en Francio por ŝtata vizito, faris la rimarkojn en renkontiĝo kun franca prezidento Emmanuel Macron en la suda franca urbo Nico.

Xi rememoris la historion de amikaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Francio kaj diris, ke Francio estas la unua grava okcidenta lando kiu establis oficialajn diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko. Li montris la specialan signifon de sia vizito, kiu okazas en speciala jaro, kiu markas kaj la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj la 55an datrevenon de la starigo de ĉina-francaj diplomatiaj rilatoj. Li diris, ke la historio de kunlaboro inter Ĉinio kaj Francio montras, ke duflanka interligiteco ne estas nulsuma ludo. La forta komplementeco inter la du ekonomioj restos longtempe, kaj la daŭra disvolviĝo kaj plua malfermo de Ĉinio kreos multajn novajn oportunojn kaj pli vastan spacon por duflanka kunlaboro.

Xi vokis la du landojn senĉese esplori novajn kampojn de kunlaboro, nutri novajn kampojn de kreskado por kunlaboro, kaj rapidigi efektivigon de la projektoj de la Zono kaj Vojo kaj triapartia kunlaboro, kiujn jam interkonsentis ambaŭ flankoj.

Macron diris, ke Francio donas grandan gravecon al la iniciato Zono kaj Vojo, konsideras Ĉinion kiel gravan strategian kunlaboran partneron, kaj aprezas la gravan rolon kaj kontribuon de Ĉinio por traktado de klimatŝanĝiĝo kaj aliaj internaciaj aferoj.

Dimanĉe ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun monaka princo Albert II.

Xi montris, ke li tre ĝojas fari ŝtataferan viziton al Monako laŭ la invito de la princo. Tio estas la unuafoja vizito de ĉina prezidanto al Monako. En la pasintaj 20 jaroj post establo de diplomatiaj rilatoj, la du flankoj ĉiam estis sinceraj kaj amikaj, kaj egale traktis unu la alian. Nun la duflankaj rilatoj de la du landoj stabile disvolviĝas, pragmata kunlaboro progresas, kunlaboro en mediprotekto, telekomuniko, poŝtelefona pagado kaj aliaj novaj kampoj estas en la antaŭa vico inter eŭropaj landoj. La rilato inter Ĉinio kaj Monako jam fariĝis modelo inter landoj, kiuj havas malsamajn grandecojn, historiojn, kaj sociajn sistemojn.

En la nomo de la reĝa familio, registaro kaj popolo de Monako, Albert II varme bonvenigas la historian viziton de prezidanto Xi. Li gratulis Ĉinion pro ĝiaj grandaj atingoj en disvolviĝo. Rilatoj inter Monako kaj Ĉinio bone disvolviĝas. Monako volas grandigi kunlaboron en tekniko, novigado, mediprotekto, protekto de sovaĝaj animaloj, renovigeblaj resursoj kaj aliaj kampoj. Monako alte laŭdas Ĉinion pro ĝia grava rolo en klimatŝanĝiĝo kaj aliaj internaciaj aferoj kaj subtenas Ĉinion sukcese okazigi la venontjaran 15an kunvenon de la Konvencio pri Biologia Diverseco kaj la Pekinajn Vintrajn Olimpikojn en 2022.

Ĉina prezidanto Xi Jinping faris ŝtatan viziton al Italio de la 21a ĝis la 24a de marto. Italaj ĉefaj amaskomunikiloj faris raportojn kaj personoj el diversaj rondoj de la lando faris paroladojn. Ili alte taksis la viziton de Xi, opiniante, ke lia vizito aldonis novan ĉapitron al la duflankaj rilatoj.

Dum la restado, Xi okazigis intertraktadojn kun itala prezidento Sergio Mattarella kaj ĉefministro Giuseppe Conte. Ambaŭ flankoj unuanime konsentis akceli plu disvolvadon de ĉina-itala ampleksa strategia partnereco. Sub la ĉeesto de Xi kaj Conte, registaroj de la du landoj subskribis memorandon de kompreno pri konstruado de la Zono kaj Vojo kaj dokumentojn de kunlaboro.

La itala ĵurnalo La Stampa diris en sia raporto, ke prezidanto Xi diris, ke la du landoj devas preni lian viziton kiel oportunon por fortigi akordigon de la iniciato Zono kaj Vojo kaj la "norda havenurba konstruado" kaj "plano pri investado en Italio" kaj antaŭenigi reciprokprofitan kunlaboron en diversaj kampoj.

Itala vicministro pri disvolvado de ekonomio Michele Geraci diris, ke la ĉina merkato kaj investo el Ĉinio ludas gravan rolon en ekonomia kaj socia disvolvado de Italio, kaj novaj laborpostenoj kreitaj de ili profitigos Italion.

La itala ĵurnalo Il Messaggero diris, ke la memorando de kompreno, kiu tuŝas serion da komerca kunlaboro kun granda strategia valoro en la kampo de transporto, metis bazon por duflanka investa kunlaboro en la kampo de novigado.

Por efektivigi la komunajn konsentojn atingitajn de la ĉina kaj itala ŝtatestroj pri profundigo de interfido kaj pragmata kunlaboro en diversaj kampoj kaj antaŭenpuŝi disvolviĝon de la dulanda futballudo kaj disvastigon de futbala kulturo, Ĉina Komunikila Grupo kaj la Itala Futbala Asocio dimanĉe atingis ĉiuflankan strategian kunlaboran intencon, ke en la venontaj 3 jaroj itala futbala konkurso Serio A espereble normale eniros en Ĉinion.

Tiutage, Shen Haixiong, estro de Ĉina Komunikila Grupo subskribis memorandon de kompreno pri kunlaboro kune kun prezidanto de la Itala Futbala Asocio Gabriele Gravina. Surbaze de plivastigo de futbalaj kulturo kaj tekniko en Ĉinio, antaŭenpuŝo de itala futballudo kun ĉina sporta merkato, popularigo de ĉina futbalo, la du flankoj organizos perfektigajn kursojn por specialistoj pri futbala tekniko kaj administrantoj de futbalaj asocioj, okazigos amikajn konkursojn de la dulandaj naciaj futbalteamoj respektive en la du landoj, komencos futbalan diĝitigon kaj disvolvadon de produktaĵoj, kaj establos novan komunikan platformon por la dulandaj futbalaj fanoj kaj teamoj.

Jarkunveno de Boao-Forumo por Azio okazos de la 26a ĝis la 29a de marto en Boao de la ĉina provinco Hainan, kun la temo "komuna estonteco, komuna agado kaj komuna disvolvado". La forumo jam fariĝis la platformo de altnivela dialogo por akceli regionan integrecon de Azio, kunigi konsentojn kaj konstrui la komunumon de komuna estonteco. Pli ol 2 000 gastoj el pli ol 60 landoj ĉeestos la jarkunvenon.

Donitaĵoj de la retejo de la brita parlamento por peticio montris, ke ĝis la dimanĉa posttagmezo, pli ol 5 milionoj da homoj subskribis la peticion, vokante nuligon de la planita retiro de Britio el la Eŭropa Unio.

La peticio metita en la retejon en februaro diris, ke la brita registaro fojfoje emfazis, ke la retiro el la EU estas la popola volo, tamen la popolo deziras montri per la reta peticio sian veran volon resti en la EU.

Laŭ koncerna regularo, se pli ol 100 mil homoj subskribis la peticion, la parlamento devas konsideri okazigon de debato pri rilata temo.

Krome, sabate en Londono okazis grandskala manifestacio, petante okazigon de refoja referendumo. La organizanto diris, ke miliono da homoj aliĝis al la manifestacio.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin