Rusa ĉinologo Alexey Maslov alte taksis ĉinan reformon kaj malfermon

(GMT+08:00) 2019-03-26 08:38:27     Redaktoro:Ĝoja


Laŭ Alexey Maslov, rusa fakulo pri Ĉinio kaj ĉefo de Lernejo sub Rusa Studa Universitato - Alta Lernejo de Ekonomiko pri Azia Studado, en la lastaj 40 jaroj Ĉinio gajnis grandajn atingojn en ekonomio kaj socio, samtempe stimulis ekonomian disvolvon de diversaj landoj. Dum la granda ekonomia ŝanĝiĝo neniam ŝanĝiĝis kulturaj kernoj de la ĉina nacio, inkluzive de etiketo, honesteco kaj patriotismo. Karaj aŭskultantoj, nun bonvolu aŭskulti nian raporton.

54-jara Alexey Maslov estas doktoro pri historio kaj profesoro pri ĉinologio. Li longtempe studas ekonomion, politikon kaj kulturon de Ĉinio kaj liaj verkaĵoj estas abundaj. Pri atingoj gajnitaj de Ĉinio dum la lastaj 40 jaroj pro reformo kaj malfermo, Alexey Maslov diris, ke Ĉinio atestis al la mondo, ke la antaŭa malriĉa kaj postiĝinta lando kapablas fariĝi la monde dua granda ekonomia unuo post mallonga 40-jara evoluado, kaj tio estas ununura en la mondo. En la lastaj 40 jaroj tenante politikan stabilecon kaj protektante valorajn konceptojn pri nacio kaj historio Ĉinio senĉese profundigis reformon kaj akcelis rapidan disvolvon de socio kaj ekonomio. La ĉina kompleta industria sistemo donis kaj bonkvalitajn kaj malmultekostajn komercaĵojn al kaj Ĉinio kaj aliaj landoj, kaj tiel altiĝis vivnivelo de popolanoj. Alexey Maslov diris, ke la mondo profitas de ĉina reformo kaj malfermo.

"Ĉinio ne nur trovis propran vojon por disvolvo, sed ankaŭ kreis ŝancojn al landoj en sudorienta Azio, meza Azio kaj aliaj regionoj de la mondo por komuna disvolvo."

Alexey Maslov diris, ke por fortigi kunlaborojn kun aliaj landoj en pli da kampoj, Ĉinio la unua elmetis la iniciaton Zono kaj Vojo, kiu estas tute nova modelo de disvolvo kaj utilas al pli bona komuna disvolvo de la mondo. Nun multaj landoj subtenas kaj profunde partoprenas la iniciaton Zono kaj Vojo. Ĉinio esperas kune kun aliaj landoj konstrui komunumon kun komuna sorto por komuna gajno kaj disvolvo. Alexey Maslov substrekis, ke potenciĝanta Ĉinio ĉiam persistas en paca disvolvo.

"Ĉinio neniam perforte minacas aliajn landojn. En la lastaj 40 jaroj Ĉinio nek proprainiciate faris sankciojn kontraŭ aliaj landoj, nek alprenis pliigon de dogano kaj aliajn rimedojn. Ĉinio pledas por ekonomia disvolvo sur la bazo de paca kunekzistado."

Ĉinio donis kapitalojn, talentulojn kaj aliajn apogojn al aziaj, afrikaj kaj latinamerikaj landoj por ilia evoluado, kaj faris pozitivan kontribuon al ilia liberigo el malriĉeco.

Alexey Maslov diris ankaŭ, ke antaŭ 20 jaroj ĉinoj volis koni la eksteran mondon kaj lerni de okcidentaj landoj, sed nun pli kaj pli da landoj komencis lernon de Ĉinio kaj enkondukis ĉinajn spertojn. Post 40-jara disvolvo nunaj ĉinoj estas pli malfermaj kaj pli internaciaj ol antaŭe.

Alexey Maslov emfazis, ke kvankam nepre ŝanĝiĝas ĉinoj en kelkaj flankoj en la nuna epoko, kie ekonomio rapide disvolviĝas kaj varoj ege abundas, tamen neniam ŝanĝiĝis kulturaj kernoj de la ĉina nacio.

"Etiketo, honesteco, patriotismo kaj aliaj kulturaj kernoj ankoraŭ estas ĉefaj valoraj konceptoj de ĉinoj. Kiel ŝanĝiĝas la ekstera mondo, ĉu ili estas malriĉaj aŭ riĉaj, ĉu ili troviĝas en la kamparo aŭ en urboj, ĉinoj neniam perdas siajn spiritajn tradiciojn."

Alexey Maslov diris, ke kiam Deng Xiaoping, ĝenerala dezajnisto de reformo kaj malfermo, proponis la planon, per centjara klopodado konstrui Ĉinion en modernan landon, tiam multaj okcidentanoj opiniis, ke ne sufiĉas la tempo kaj necesas almenaŭ du cent jaroj ĝis tri cent jaroj, ili eĉ opiniis, ke la celo ne eblos. Sed faktoj montras, ke Ĉinio jam eniris en la vicon de grandaj landoj de la mondo kaj marŝas al la celo, tio estas, konstrui Ĉinion en potencon en la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin