Novaĵoj (Marto 26)

(GMT+08:00) 2019-03-26 17:21:04     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 26-a de marto, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Xi kaj Macron konsentis forĝi pli solidan, stabilan kaj viglan ĉina-francan partnerecon; diversaj flankoj de Mez-Oriento kondamnas la usonan agnoskon de israela suvereneco super Golan-Altaĵo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia franca paralelulo Emmanuel Macron konsentis antaŭenigi altnivelajn rilatojn inter la du landoj kaj krei pli solidan, stabilan kaj viglan ĉina-francan ampleksan strategian partnerecon ĉe la nova deirpunkto en la historio.

La interkonsento estis atingita dum la intertraktado inter Xi kaj Macron en la Elizea Palaco en Parizo.

Xi diris, ke grandaj ŝanĝiĝoj okazis al la internacia situacio, sed la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio ĉiam disvolviĝis sur alta nivelo kaj en stabila kaj sana maniero. Li diris, ke de post la enoficiĝo de prezidento Macron, la duflankaj rilatoj atingis novan alton en nur malpli ol du jaroj, kun multaj novaj rezultoj. Ĉi tiu jaro havas specialan memorfestan signifon, ĉar ĝi markas la 55an datrevenon de la ĉina-francaj diplomatiaj rilatoj, la 100an datrevenon de la Ĉina Labor-Studa Movado en Francio, kaj ankaŭ la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Li diris, ke scii la pasintecon povas helpi homojn juĝi hodiaŭon kaj antaŭeniri plu. La mondo spertas grandajn ŝanĝiĝojn maloftajn dum jarcento, kaj la homaro staras ĉe vojkruciĝo, kaj por Ĉinio, Francio kaj Eŭropo, ankaŭ ili troviĝas en decida stadio de disvolvado. Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kune kun Francio por heredi la pasintecon kaj krei la estontecon, ebligi la duflankan proksiman kaj longedaŭran ampleksan strategian partnerecon esti plu ĉe la kapo, kaj fari pli da historiaj kontribuoj al konstruado de malferma, inkluziva, pura kaj bela mondo, kiu ĝuas longedaŭran pacon, universalan sekurecon kaj komunan prosperon.

Ĉina-franca forumo pri tutmonda regado lunde malfermiĝis en Parizo okaze de la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Francio.

La forumo estis okazigita sub la aŭspicioj de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio de Ĉinio kaj la franca Ministerio de Eksterlandaj Aferoj. Dum la forumo, altrangaj oficialuloj de la du aŭtoritatoj, fakuloj kaj kleruloj, altranguloj el famaj kompanioj kaj reprezentantoj de internaciaj organizoj faris diskutojn kaj interŝanĝojn ĉirkaŭ la temoj pri la iniciato Zono kaj Vojo kaj interligo kaj interlaboro, multflankeco kaj tutmonda regado, defioj kaj oportunoj de cifereca regado, klimatŝanĝiĝo kaj biodiverseco.

Wang Xiaohui, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Konsilio de Nacia Pensfabriko, diris en sia parolado en la malferma ceremonio, ke Ĉinio kaj Francio havas komunajn konsentojn en tutmonda regado kaj volas atingi vastan konsenton kun aliaj partioj en traktado de tutmondaj defioj. Li aldonis, ke tutmonda regado bezonas komunan konsiliĝon, komunan konstruon kaj kundividon, kaj la iniciato Zono kaj Vojo celas realigi kungajnan kaj kundividan disvolviĝon kaj konstrui la komunumon kun komuna estonteco de la homaro.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj franca ministro pri eksterlandaj aferoj Jean-Yves Le Drian kune ĉeestis la inaŭguron de la forumo.

Wang diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping faras ŝtataferan viziton en Francio. Sub la nuna internacia situacio, diversaj flankoj alte atendas kunlaboron de Ĉinio kaj Francio por antaŭenpuŝi mondajn pacon kaj progreson. Ni vivas en la epoko, kie plenplenas de ŝancoj kaj defioj, kaj bezonas kune serĉi pli justajn, efikajn, kaj pli taŭgajn rimedojn por tutmonda regado.

Lunde en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun alilandaj reprezentantoj, kiuj ĉeestis la Ĉinan Disvolvan Forumon 2019, promesante uzi la reformon kaj pordmalfermon kiel movforton por plu stimuli merkatan viglecon kaj certigi sanan disvolviĝon de la ĉina ekonomio.

La reprezentantoj inkluzivas estrojn de iuj el la mondaj 500 kompanioj, kleruloj el famaj esploraj institucioj kaj reprezentantoj de internaciaj organizoj. Ili prezentis demandojn al la ĉina ĉefministro, kaj la lasta donis respondojn respektive. Li diris, ke Ĉinio ĝenerale atingis stabilan rezulton, kaj samtempe progresis en sia ekonomia disvolvado pasintjare. Fronte al nova malsuprenira premo, Ĉinio plu forte antaŭenigos kontraŭmezurojn, kiel ekzemple redukton de impostoj kaj kotizoj kaj nutradon de novaj motoroj de kreskado. Li diris, ke anstataŭ grandigi la deficiton kaj malstreĉi la monpolitikon, Ĉinio lanĉos rimedojn, kiuj celas la merkaton.

Usona prezidento Donald Trump lunde subskribis proklamon pri agnosko de israela suvereneco super la disputata Golan-Altaĵo, teritorio, kiun Israelo prenis de Sirio en 1967. La proklamo diris, ke estas taŭge agnoski israelan suverenecon super Golan-Altaĵo" pro la sekureca bezono de Israelo.

"Estis longtempa konsidero," diris Trump antaŭ ol subskribi la dekreton en la Blanka Domo kun vizitanta israela ĉefministro Benjamin Netanyahu staranta flanke. Netanjahu bonvenigis la decidon de Trump kaj nomis la agnoskon historia.

Usona prezidento Donald Trump lunde subskribis dekreton, formale agnoskante israelan suverenecon super Golan-Altaĵo, siria terotorio okupata de Israelo. La decido de la usona registaro estigis kategorian kondamnon kaj fortan oponon de la araba mondo.

La siria registaro oponas la decidon de Trump. En sia raporto la siria nacia novaĵ-agentejo citis rimarkojn de oficialulo el la siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, dirante, ke la agnosko de israela suvereneco super Golan-Altaĵo estas publika atenco al suvereneco kaj teritoria integreco de Sirio kaj serioza malestimo al internacia leĝo.

Ĝenerala sekretario de la Araba Ligo, Ahmed Abul Gheit publikigis deklaron, kondamnante per plej fortaj vortoj la usonan agnoskon de israela suvereneco super Golan-Altaĵo. La deklaro diris, ke la dekreto de Trump estas senvalida en formo kaj substanco kaj ne povas ŝanĝi la leĝan statuson de Golan-Altaĵo.

Ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres lunde urĝis la internacian komunumon renovigi sian promeson por fini rasan diskriminacion.

Guterres diris dum parolado en kunveno memorfestanta la Internacian Tagon por la Elimino de Rasa Diskriminacio, ke estas tempo renovigi nian promeson por fini rasismon, rasan diskriminacion, ksenofobion kaj rilatan maltoleremon, inkluzive de socia kaj etna diskriminacio, kontraŭislamana malamo kaj antisemitismo. Li diris, ke la masakro en du moskeoj en Nov-Zelando la 15-an de marto estas la lasta tragedio enradikiĝinta en tia veneno.

La ĝenerala sekretario diris, ke li profunde timis la nunan leviĝon de ksenofobio, rasismo kaj maltoleremo, pli kaj pli multe nutrataj de naciismaj kaj popolismaj ideologioj. Li aldonis, ke kiam homoj estas atakitaj, fizike, vorte aŭ en sociaj amaskomunikiloj, pro siaj raso, religio aŭ etno, la tuta socio malgrandiĝas, kaj estas grave, ke ni ĉiuj stariĝu kaj defendu la principojn de egaleco kaj homa digno.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin