Ĉina ĉefministro promesis stimuli plu merkatan viglecon

(GMT+08:00) 2019-03-26 13:15:17     Redaktoro:Yu

Lunde en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun alilandaj reprezentantoj, kiuj ĉeestis la Ĉinan Disvolvan Forumon 2019, promesante uzi la reformon kaj pordmalfermon kiel movforton por plu stimuli merkatan viglecon kaj certigi sanan disvolviĝon de la ĉina ekonomio.

La reprezentantoj inkluzivas estrojn de iuj el la mondaj 500 kompanioj, kleruloj el famaj esploraj institucioj kaj reprezentantoj de internaciaj organizoj. Ili prezentis demandojn al la ĉina ĉefministro, kaj la lasta donis respondojn respektive. Li diris, ke Ĉinio ĝenerale atingis stabilan rezulton, kaj samtempe progresis en sia ekonomia disvolvado pasintjare. Fronte al nova malsuprenira premo, Ĉinio plu forte antaŭenigos kontraŭmezurojn, kiel ekzemple redukton de impostoj kaj kotizoj kaj nutradon de novaj motoroj de kreskado. Li diirs, ke anstataŭ grandigi la deficiton kaj malstreĉi la monpolitikon, Ĉinio lanĉos rimedojn, kiuj celas la merkaton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin