Trump subskribis proklamon pri agnosko de israela suvereneco super Golan-Altaĵo

(GMT+08:00) 2019-03-26 13:16:55     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump lunde subskribis proklamon pri agnosko de israela suvereneco super la disputata Golan-Altaĵo, teritorio, kiun Israelo prenis de Sirio en 1967.

La proklamo diris, ke estas taŭge agnoski israelan suverenecon super Golan-Altaĵo" pro la sekureca bezono de Israelo.

"Estis longtempa konsidero," diris Trump antaŭ ol subskribi la dekreton en la Blanka Domo kun vizitanta israela ĉefministro Benjamin Netanyahu staranta flanke.

Netanjahu bonvenigis la decidon de Trump kaj nomis la agnoskon historia.

Israelo prenis Golan-Altaĵon el Sirio en la milito en 1967 kaj aneksis ĝin en la 1980-aj jaroj, sed la internacia komunumo neniam rekonis tion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin