Ĉina savteamo atingis Mozambikon

(GMT+08:00) 2019-03-26 19:55:51     Redaktoro:Yu

La mozambika registaro anoncis lunde en Beira de la provinco Sofala en Centra Mozambiko, ke la nombro da homoj trafitaj de la Ciklono Idai en Mozambiko kreskis ĝis 794 mil, kaj pli ol 128 941 jam estis savitaj.

Ministro pri tero, medio kaj kampara disvolviĝo, Celso Correia, diris en gazetara konferenco, ke la nombro de mortintoj ankoraŭ estas 446. Li emfazis, ke la savteamoj ankoraŭ ne finis serĉadon en ĉiuj trafitaj lokoj.

Lunde matene la grupo de 65 membroj el ĉina savteamo atingis la Internacian Flughavenon de Beira, kaj ilin sekvis ĉirkaŭ 20 tunoj da ekipaĵoj kaj materialoj por serĉado kaj savado, komunikado kaj kuracado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin