Novaĵoj (Marto 27)

(GMT+08:00) 2019-03-27 17:40:31     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 27-a de marto, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke prezidanto Xi revenis al Pekino post vizitoj al Italio, Monako kaj Francio; Rouhani kondamnas usonan agnoskon de israela suvereneco super Golan-Altaĵo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede revenis al Pekino post ŝtataj vizitoj al Italio, Monako kaj Francio.

Antaŭ la foriro el Parizo, Xi kaj lia edzino ĉeestis la adiaŭan ceremonion aranĝitan de la geedzoj de franca prezidento Emmanuel Macron en la Elizea Palaco marde posttagmeze. Xi dankis prezidenton Macron kaj lian edzinon pro ilia bona aranĝo, dirante, ke ilia varma akcepto estas plena enkorpigo de la amika sento de la franca popolo al la ĉina popolo kaj gajnis grandan atenton kaj aprezon de la popolo kaj amaskomunikiloj de Ĉinio. Li diris, ke la vizito estas tre sukcesa, ĉar li kaj Macron starigis konsentojn kaj profundigis reciprokan fidon, kaj Ĉinio, Francio, Germanio kaj la Eŭropa Unio okazigis kvarflankan intertraktadon. Li aldonis, ke Ĉinio kaj Francio devas profundigi pragmatan kunlaboron kaj efektivigi atingojn de la vizito.

Marde en Parizo, ĉina prezidanto Xi Jinping respektive renkontiĝis kun franca prezidento Emmanuel Macron, germana ĉefministro Angela Merkel kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker, kiuj ĉeestis al la ferma ceremonio de la Ĉina-Franca Forumo pri Tutmonda Regado.

Xi montris, ke ekzistas nestabilaj kaj necertaj faktoroj en la internacia situacio, kaj protektismo leviĝas. Ĉinio volas kune kun diversaj flankoj firme konservi multflankecon, antaŭenpuŝi perfertigon de tutumonda regado, kaj trakti tutmondan defion.

Macron diris, ke la renkontiĝo eligis al la internacia komunumo pozitivan signalon, ke la Eŭropa Unio kaj Ĉinio firme defendas multflankecon. Francio kaj la EU volas kun Ĉinio pluapaŝe fortigi interfidon, teni la historian respondecon pri akcelo de paco, sekureco kaj disvolvado de la mondo.

Merkel diris, ke nun en la mondo ekzistas multaj malfacilaĵoj pri paco kaj evoluado. Germanio alte atentas la kernan rolon de Ĉinio en internaciaj aferoj, alte taksas Ĉinion pro ĝia subteno al prospero de Eŭropo, kaj volas kun Ĉinio kune antaŭenpuŝi procezon de multflankeco.

Tiutage en Parizo, prezidanto Xi renkontiĝis ankaŭ kun franca ĉefministro Edouard Philippe.

Xi montris, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Francio estas profunda kaj la duflankaj rilatoj progresas ĉiutage. Dum la vizito li kaj prezidento Macron unuanime konsentis, ke la du flankoj establos pli ambician kaj viglan ampleksan strategian partnerecon. Ĉinio volas preni la 55an datrevenon de establo de diplomatiaj rilatoj kiel novan ŝancon por turni la komunajn konsentojn en fruktojn kaj pli bone profitigi la du popolojn.

Philippe diris, ke la vizito de prezidanto Xi akiris gravajn atingojn kaj refoje montris la pozitivan volon de Francio kaj Ĉinio pri kuna antaŭenpuŝo de strategia kunlaboro. Li konsentis kun Xi pri la gravaj starpunkto kaj plano pri la duflankaj rilatoj. Diversaj departementoj de Francio efektivigos la atingitajn komunajn konsentojn por profundigi pragmatan kunlaboron pri nuklea energio, mediprotekto, verda ekonomio kaj aliaj, kaj striktigi komunikadon kaj akordigon pri internaciaj aferoj.

La Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio merkrede publikigis la blankan libron pri demokratia reformo kaj disvolvado en Tibeto en la pasintaj 60 jaroj.

La blanka libro titolita "Demokratia Reformo en Tibeto – Sesdek Jaroj" diris, ke la demokratia reformo en Tibeto estas la plej grava kaj profunda socia transformiĝo en la historio de Tibeto.

La dokumento diris, ke abolinte la servutan reĝimon, la kruelan kaj malprogresintan feŭdan sistemon, Tibeto establis la novan socisistemon, per kiu civitanoj estis liberigitaj, kaj iliaj rajtoj estis certigitaj en ĉiuj aferoj.

La blanka libro konsistas el dek sekcioj: "Feŭda Servuta Reĝimo: Malluma Historio", "Nerezistebla Historia Tendenco", "Abolo de Feŭda Servuta Reĝimo", "La Popolo Fariĝis Mastroj de Siaj Propraj Aferoj", "Liberigo kaj Disvolvado de Produktiveco", "Antaŭenigo de Serioj da Aferoj", "Plifortigo de Ekologia Konstruado", "Protekto de Libereco pri Religia Kredado", "Plifortigo de Etnaj Egaleco kaj Solidareco" kaj "Disvolvado de Tibeto en la Nova Epoko".

Marde en Berlino, fakuloj kaj kleruloj faris profundan interŝanĝon dum la Ĉina-Germana Forumo pri Disvolvado de Homaj Rajtoj en 2019.

La dialogo kun la temo "Socia Disvolvado kaj Progreso en Homaj Rajtoj - 70-jara Retrospektivo kaj Perspektivo" fokusiĝis pri la ligiteco inter homaj rajtoj kaj diversaj kampoj, kiel ekzemple malriĉeco, socia sekureco, daŭrigebla evoluado, batalo kontraŭ terorismo en la 21a jarcento, ktp.

Qin Liang, ĝenerala vicsekretario de Ĉina Fondaĵo por Disvolvado de Homaj Rajtoj, diris en sia parolado en la malfermo, ke Ĉinio kaj Germanio faris grandajn progresojn en homaj rajtoj dum la pasintaj 70 jaroj, kaj ke Ĉinio ĉiam rekomendis reciprokan respekton kaj alvokis landojn lerni unu de alia kaj progresi kune en la afero de homaj rajtoj. Qin esprimis sian esperon, ke fakuloj kaj kleruloj de la du landoj pliigos reciprokajn fidon kaj komprenon kaj interŝanĝos profitajn spertojn per dialogo kaj diskuto por dediĉi saĝon al la progreso de homaj rajtoj de Ĉinio kaj Germanio.

Marc Saxer, estro de la azia sekcio de la Fondaĵo Friedrich Ebert, diris, ke Germanio kaj Ĉinio, dum la lastaj 70 jaroj, faris profundajn progresojn pri homaj rajtoj, kaj li esperas, ke la du flankoj realigos konstruemajn dialogojn surbaze de reciproka respekto por akceli la evoluadon de homaj rajtoj de ambaŭ landoj.

Irana prezidento Hassan Rouhani marde kondamnis la unuflankan agnoskon de usona prezidento Donald Trump pri suvereneco de Israelo super Golan-Altaĵo.

Rouhani diris en kunveno de kabineto, ke neniu povas imagi, ke unu usonano povas doni teritorion de iu lando al alia okupanto spite al internaciaj reguloj kaj reglamentoj. Li diris, ke en la kolonia epoko, potencaj ŝtatoj donis alilandan teritorion unu al alia, sed tia konduto neniam okazis plu en la 21a jarcento. Li aldonis, ke pli forta kunlaboro inter regionaj landoj estas ŝlosila por rezisti al Usono kaj Israelo.

Usona prezidento Trump marde subskribis proklamon, anoncante, ke Usono oficiale agnoskas israelan suverenecon super Golan-Altaĵo. Tio estis firme oponita de Sirio kaj estigis kondamnon de la internacia komunumo.

Kvin eŭropuniaj membroj de la Sekureca Konsilio de UN marde publikigis komunan deklaron, dirante, ke la starpunkto de la kvin landoj pri Golan-Altaĵo neniam ŝanĝiĝis, kaj ili ne agnoskas suverenecon de Israelo super la altaĵo.

La deklaro diris, ke la starpunkto de la kvin landoj pri Golan-Altaĵo estas ĝenerale konata, kaj tiu ĉi starpunkto neniam ŝanĝiĝis. Laŭ internacia leĝo kaj koncernaj rezolucioj de la Sekureca Konsilio, precipe la rezolucioj 242 kaj 497, la kvin landoj ne agnoskas suverenecon de Israelo super teritorioj, inkluzive de Golan-Altaĵo, kiujn Israelo okupas ekde junio de 1967.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin