Prezidanto Xi revenis al Pekino post vizitoj al Italio, Monako kaj Francio

(GMT+08:00) 2019-03-27 14:54:37     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede revenis al Pekino post ŝtataj vizitoj al Italio, Monako kaj Francio.

Antaŭ la foriro el Parizo, Xi kaj lia edzino ĉeestis la adiaŭan ceremonion aranĝitan de la geedzoj de franca prezidento Emmanuel Macron en la Elizea Palaco marde posttagmeze. Xi dankis prezidenton Macron kaj lian edzinon pro ilia bona aranĝo, dirante, ke ilia varma akcepto estas plena enkorpigo de la amika sento de la franca popolo al la ĉina popolo kaj gajnis grandan atenton kaj aprezon de la popolo kaj amaskomunikiloj de Ĉinio. Li diris, ke la vizito estas tre sukcesa, ĉar li kaj Macron starigis konsentojn kaj profundigis reciprokan fidon, kaj Ĉinio, Francio, Germanio kaj la Eŭropa Unio okazigis kvarflankan intertraktadon. Li aldonis, ke Ĉinio kaj Francio devas profundigi pragmatan kunlaboron kaj efektivigi atingojn de la vizito.

Kiam Xi ekiris de Parizo al Pekino, franca ŝtatafera ministro Francois de Rugy diris "ĝis revido" al ili en la flughaveno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin