Novaĵoj (Marto 29)

(GMT+08:00) 2019-03-29 18:09:03     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 29-a de marto, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Tibeto celebris la 60an datrevenon de demokratia reformo; Ĉinio urĝas Usonon ĉesi interveni per uzo de demandoj de Xinjiang. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Merkrede en Pekino, Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, renkontiĝis kun kazaĥa ministro pri eksterlandaj aferoj Beybut Atamkulov.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Kazaĥio estas amikaj najbaroj kaj ampleksaj strategiaj partneroj. Ĉinio alte taksis la elstarajn kontribuojn faritajn de la unua prezidento de Kazaĥio Nursultan Abishevich Nazarbayev por akcelo de la amikeco inter la du landoj. Li diris, ke ankaŭ la nova prezidento Kassymjomart Kemelevich Tokaev estas malnova amiko de Ĉinio, kaj ke la ĉina flanko estas fidoplena pri la estonteco de duflankaj rilatoj.

Atamkulov diris, ke Kazaĥio plu efektivigos la konsentojn, atingitajn de prezidento Nazarbayev kaj prezizanto Xi, kaj senĉese fortigos kaj profundigos la strategian kunlaboran partnerecon kun Ĉinio. La nova prezidento diris ankaŭ, ke li alte atentas disvolvi rilatojn kun Ĉinio kaj volas antaŭenpuŝi konstruadon de la iniciato Zono kaj Vojo kune kun Ĉinio.

Reprezentantoj el diversaj etnogrupoj kaj rondoj kolektiĝis ĵaŭde en la Potala Palaco en Lasao por celebri la 60an datrevenon de la demokratia reformo en Tibeto.

En la 28a de marto de 1959, la ĉina centra registaro disigis la tibetan nobelan registaron, kaj pli ol miliono da servutuloj estis liberigitaj kaj fariĝis mastroj de la nacio kaj socio.

Wu Yingjie,sekretario de la Tibeta Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris en la ceremonio, ke Tibeto akiris historiajn atingojn kaj travivis grandajn ŝanĝiĝojn ekde la demokratia reformo komencita antaŭ 60 jaroj. Li aldonis, ke la demokratia reformo komplete abolis la feŭdan servutan reĝimon, ŝanĝis produktajn rilatojn de malnova Tibeto, rompis katenojn de la feŭdaj spirito kaj kulturo kaj liberigis civitanojn el feŭda politika subpremo.

Ĵaŭde en la nepala ĉefurbo Katmanduo malfermiĝis la kvartaga fotoekspozicio memorfestanta la 60an datrevenon de la kampanjo de demokratia reformo en la ĉina Tibeta Aŭtonoma Regiono.

Prezidanto de la nepala Ĉambro de Reprezentantoj Krishna Bahadur Mahara inaŭguris la ekspozicion sub la ĉeesto de parlamentanoj, gvidantoj de diversaj partioj, membroj de la civila socio, kaj raportistoj.

Mahara diris en parolado, ke la Tibeta Aŭtonoma Regiono de Ĉinio realigis grandegan sociekonomian, politikan, religian kaj kulturan transformiĝon en la pasintaj 60 jaroj. Nun Tibeto ludas rolon de portalo por Nepalo kaj Ĉinio por akceli komercajn, kulturajn kaj interpopolajn kontaktojn kaj politikan komunikadon. Li aldonis, ke la fotoekspozicio helpos profundigi la malnovajn amikajn rilatojn inter la du landoj.

Geng Shuang, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, ĵaŭde rifuzis lastatempajn akuzojn kaj atakojn de Usono kontraŭ la ĉina registaro kaj la ĉina politiko pri Xinjiang, denove urĝante la usonan flankon ĉesi interveni en la internajn aferojn de Ĉinio per uzo de demandoj koncernaj al Xinjiang.

Geng faris la rimarkojn en gazetara konferenco dum komento pri la lastatempaj paroladoj de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo pri Xinjiang.

Geng ripetis, ke la aferoj de Xinjiang estas la internaj aferoj de Ĉinio, kaj ke nun en la nordokcidenta regiono de la ĉina Xinjiang-a Ujgura Aŭtonomia Regiono, la ĝenerala socia situacio estas stabila, kun bona tendenco de ekonomia disvolviĝo, homoj de diversaj etnogrupoj vivantaj en harmonio, kaj fortigita popola sento de sekureco kaj ilia plialtigita kontento pri socia stabileco.

Ĉinio ĵaŭde urĝis Brition respekti la ĉinan suverenecon kaj ĉesigi intervenon en la aferojn de Honkongo.

Geng Shuang, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris la rimarkojn, post kiam la brita registaro publikigis sian freŝan sesmonatan raporton pri Honkongo.

Geng diris en gazetara konferenco, "Ni urĝas Brition alfronti la realon, ke Honkongo revenis al Ĉinio antaŭ 22 jaroj, respekti la ĉinan suverenecon, ĉesi publikigi rilatajn raportojn, kaj haltigi intervenon en la aferojn de Honkongo. Estas nekontesteble, ke la praktiko de "unu lando, du sistemoj" atingis vaste agnoskitan sukceson. La aferoj de Honkongo estas tute ĉinaj internaj aferoj ekde la 1a de julio 1997. La brita flanko ne rajtas fari nerespondecajn rimarkojn aŭ interveni per ajna preteksto."

La Sekureca Konsilio de la UN ĵaŭde okazigis kunvenon por ekzameni la demandon de Golan-Altaĵo. Krom Usono, ĉiuj aliaj membroj de la Sekureca Konsilio esprimis oponon kaj kondamnon kontraŭ la oficiala agnosko de usona prezidento Donald Trump pri israela suvereneco super Golan-Altaĵo.

Rosemary DiCarlo, ĝenerala vicsekretario de la UN pri politikaj kaj packonservaj aferoj, faris raporton al la Sekureca Konsilio. Ŝi diris, ke la pozicio de la UN pri la suvereneco de Golan-Altaĵo kaj rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio kaj la Ĝenerala Asembleo de la UN estas klaraj, kaj ke ŝi esperas, ke disvolviĝo de la situacio ne fariĝos la preteksto de iu ajn por agoj malstabiligantaj la situacion en Golan-Altaĵo kaj aliaj regionoj.

Wu Haitao, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al la UN, diris, ke Golan-Altaĵo estas agnoskita de la internacia komunumo kiel okupata teritorio, kaj la Sekureca Konsilio adoptis kelkajn rezoluciojn, postulante, ke Israelo sin retiru el Golan-Altaĵo. Wu akcentis, ke la ĉina flanko oponas ŝanĝon de fakto per unuflankaj agoj kaj ne volas vidi pliiĝon de streĉeco en la regiono.

Israela ĉefministro Benjamin Netanyahu diris ĵaŭde, ke Israelo estas preta por grandskala operaco en Gazao por respondi al eventuala eskalado de perforto.

Netanyahu tiutage inspektis militan aranĝon de la israela armeo ĉe la landlimo kun Gazao. Post la inspekto, li diris, ke lastatempe li jam ordonis mobilizi armeanojn kaj aparatojn kaj faris preparon por grandskala operaco en Gazao. Li aldonis, ke Israelo plenforte kaj stabile efektivigos rilatajn agojn, se estos bezonata pli granda operaco.

La israela armeo ĵaŭde publikigis deklaron, dirante, ke ili jam fortigis la aranĝon de fortoj en suda Israelo por reagi al eventuala eskalado de perforto en la baldaŭ venonta Palestina Ter-Tago. Palestinaj organizantoj jam promesis okazigi grandskalajn manifestaciojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin