Xi Jinping adresis salutmesaĝon al la"Turisma Jaro inter Ĉinio kaj Pacifikaj Insullandoj" en 2019

(GMT+08:00) 2019-04-01 18:45:07     Redaktoro:Xiong

La unuan de aprilo la malferma ceremonio de la "Turisma Jaro inter Ĉinio kaj Pacifikaj Insullandoj" en 2019 okazis en Apio, la ĉefurbo de Samoo, kaj al la malfermo la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping adresis salutmesaĝon.

En la mesaĝo Xi Jinping diras, ke okazigo de la "Turisma Jaro inter Ĉinio kaj Pacifikaj Insullandoj" en 2019 estas unu el la komunaj ideoj, kiuj kreiĝis tiam, kiam li kaj gvidanto de Papu-Nov-Gvineo renkontiĝis, kaj li esperas, ke la du partioj, danke al tio, plivastigos kulturan interŝanĝon, akcelos efikan kunlaboron, profundigos interkompreniĝon, solidigos la popolopinian bazon de la dulanda ĉiuflanka strategia partnereco, kaj alportos pli da feliĉo al la ĉina popolo kaj al la popoloj de la pacifikaj insullandoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin