Ĉinio lanĉis novan datum-relajsan sateliton

(GMT+08:00) 2019-04-01 10:56:13     Redaktoro:Yu

Ĉinio sendis novan datum-relajsan sateliton en la orbiton de la Xichang-a Satelit-lanĉa Centro en la sudokcidenta ĉina provinco Sichuan dimanĉe nokte.

La satelito estis lanĉita je la 23a horo kaj 51 minutoj laŭ pekina tempo per la portoraketo Changzheng-3B.

Kiel la unua satelito por konstituado de la duageneracia reto de datum-relajsa satelito de Ĉinio, Tianlian-II 01 liveros servojn de datuma relajso, mezurado, regado kaj transmisio al spacveturiloj, satelitoj, portoraketoj kaj aliaj ne-spacveturilaj uzantoj.

La reto Tianlian-II estos evidente pli progresinta en planado pri tasko, administrado de sistemo kaj funkciado ol la unuageneracia reto konsistanta el la satelitoj Tianlian-I.

La nova reto, kun pli rapida transmisio de datumoj kaj pli alta kapablo de multcela servo, ludos gravan rolon en plibonigo de la rapido de transmisio, enorbita sekureco kaj fleksebleco de misio por mezaltaj kaj malaltaj terorbitaj satelitoj kaj kunhomaj kosmoŝipoj.

La satelito estas ekspluatita de la Ĉinia Akademio de Spaciala Teknologio sub la Ĉina Korporacio de Aerokosma Scienco kaj Tekniko

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin