Nova ago por TEO, AMO kaj MONDO, partoprenu!

(GMT+08:00) 2019-04-02 09:37:18     Redaktoro:Ĝoja

Kontribuu per fotoj kaj videaĵoj

Eksponu fotojn kaj videaĵojn

Esperantistoj kaj te-ŝatantoj:

Tianjin-a Esperanto-Asocio, kiu gajnis premion en la dua filmkonkurso "Teo kaj Amo" , Asocio por Popularigo de Hangzhou-urbo kiel Te-urbo, kiu kunlabore kun ĈRI lanĉis kaj sukcese organizis du filmkonkursojn "Teo kaj Amo", (ĉina tekultura profesiulo Wang Xufeng estas ĉefo de la Asocio), kaj Tianjin-a Universitato de Scienco kaj Tekniko nun lanĉas novan agon por Teo, Amo kaj Mondo.

Ni celas per tiu nova ago plivastigi Esperanton, amikiĝi kun te-ŝatantaj esperantistoj kaj teaj profesiuloj kaj per fotoj kaj videaĵoj pere de TEO montri diferencojn kaj similecojn de nia mondo.

1. Kontribuu per fotoj kaj videaĵoj:

Temo: TEO

Enhavo: libera

Tekniko: Libera

Lingvo: Esperanto (akompano de nacia lingvo estas bonvena)

Fotoj:

Fotu interesajn okazojn, eventojn, personojn, vidindaĵojn, konstruaĵojn…pri TEO, skribu nomon, lokon, informon pri fotita persono (se estas iu sur la foto) kaj rakontu pri via foto. Ne estas limo por la longeco de la rakonto.

Estas bonvenaj fotoj individue kaj grupe, vi rajtas sendi maksimume 10 individuajn fotojn, aŭ/kaj maksimume 2 grupojn de fotoj; kaj se vi sendos grupojn, ĉiu grupo inkludas minimume 2 kaj maksimume 10 fotojn.

Estas bonvenaj fotoj nigr-blankaj kaj koloraj;

Ĉiu foto havu almenaŭ 3 MB en la formato JPG.

Jen ekzemplo de individua foto
Jen ekzemplo de grupo da fotoj

Videaĵoj:

Longeco inter 30 sekundoj kaj unu minuto;

Sen dialogo, sen subtitoloj, jes, nur VIDEAĴO;

Formato MPG, MPEG-4, WMV, AVI, MP4, MOV, 1920x1080p., 16:9, 25Mbps.

Limdato: La 30-a de junio, 2019.

Sendu al foto2019@qq.com

(1) via(j)n kontribuaĵo(j)n;

(2) vian vivresumon (ĉirkaŭ 500-vortoj longa) kaj viajn 2 fotojn (unu horizontala 3264x2488p, kaj unu vertikala 2488x3264p, en formato JPG, almenaŭ 2MB-granda)

(3) viajn retadreson, poŝtadreson kaj telefonan numeron

(4) skribu atestilon pri kopirajto kun via subskribo kaj dato, ekz:

Mi certigas, ke la verko estas originala, ke mi havas ĉiujn rajtojn pri ĝi kaj ke ĉiuj informoj pri ĝi estas veraj.
Mi certigas, ke
- La kopirajto pri la muziko estas certigita por publika uzo.
- La personoj en la verko permesis ĝian uzon por publika prezento.
- La faranto garantias, ke li havas ĉiujn necesajn permesojn
kaj rajtojn kaj ke neniu rajto de aliaj personoj estas lezita.
- Post la ago, la verkoj estos libere uzeblaj de ĉiuj sub la "Creative-Commons-Licence (CC-BY-)".
Subskribo:_______________
Dato: _______________

Donaco:

Profesiuloj pri teo kaj fotado elektos 200 elstarajn fotojn kaj 20 brilajn videaĵojn por sekvaj ekspozicioj.

Aŭtoroj de tiuj kontribuaĵoj ricevos libron pri teo: Teo kaj Amo: Rakonto pri Teo, aŭ, Rakontoj pri Ĉina Teo, (La libroj estos vendataj en la libroservo dum UK en Lahtio).

Ĉiuj partoprenantoj ricevos dankleterojn en Esperanto kaj en la ĉina lingvo.

2. Eksponu fotojn kaj videaĵojn

Ni eksponu la kolektotajn fotojn kaj videaĵojn tra la mondo ekde septembro de 2019. Estas bonvena via aliĝo. Ni liveros al vi fotojn kaj videaĵojn per interreto kaj vi aranĝos ekspozicion en sidejo de via asocio, muzeo, librovendejo, biblioteko, te-trinkejo, te-fabrikejo, lernejo, ktp.

Estas oportuno reklami nian lingvon kaj nian movadon, ĉu ne?

Do AGU!!!

Ni pretas respondi ĉiujn demandojn per la retadreso foto2019@qq.com
Han Daqiang 13902025740@139.com
Lin Lisha (Lisa) 65202258@qq.com
Zhang Ping (Ĝoja) perfectgoja@163.com  

Ni atendas vian aliĝilon!

Dankon!

Tianjin-a Esperanto-Asocio

Asocio por Popularigo de Hangzhou-urbo kiel Te-urbo

Tianjin-a Universitato de Scienco kaj Tekniko

Aldone:

Aliĝilo

Nomo

Lando kaj urbo

Organizaĵo

□ Mi volas diskonigi vian agon!

□ Mi volas kontribui per fotoj aŭ videaĵoj!

□ Mi volas organizi ekspozicion en mia loko.

Retadreso

Telefona numero

Fizika adreso

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin