Ĉinio esperas konstantan pacon kaj sekurecon en la ekstera spaco

(GMT+08:00) 2019-04-03 20:46:40     Redaktoro:Xiong

Pri tio, ke la UN-raporto de internacia jura teksto pri prevento kontraŭ la konkuro de armado en la ekstera spaco ne estis akceptita, Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en la gazetara konferenco de la 3a de aprilo diris, ke Ĉinio sentas profundan bedaŭron kaj esperas, ke la koncernaj partioj povos aktive partopreni en la internacia malarmado en la ekstera spaco kaj reale protekti konstantan pacon kaj sekurecon en la spaco.

La teksto estis kune ellaborita de fakuloj el Rusio, Ĉinio, Brazilo kaj aliaj 22 landoj, sed pro la malaprobo de Usono ĝi ne estis akceptita. Por tio Geng Shuang diris, ke Ĉinio esperas, ke la koncernaj partioj povos objektive trakti la problemon el la angulo de sekureco por ĉiuj landoj, aktive partopreni en la internacia malarmado en la ekstera spaco kaj reale protekti konstantan pacon kaj sekurecon en la spaco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin