Nombro de viktimoj de ciklono Idai kreskis ĝis 268 en Zimbabvo

(GMT+08:00) 2019-04-03 12:48:37     Redaktoro:Yu

Zimbabva ministro pri informo diris marde, ke la nombro de mortintoj ligitaj kun la ciklono Idai kreskis ĝis 268 en Zimbabvo.

Monica Mutsvangwa diris en gazetara konferenco, ke oni jam sciis kun afliktiĝo, ke la nombro de mortintoj nun leviĝis ĝis 268 kaj eble kreskos plu dum daŭro de la serĉado.

Julio Moyo, ministro pri loka registaro, publikaj vorkoj kaj nacia loĝigo, kiu gvidas la serĉadon, diris, ke la nombro de mortintoj inkluzivas la kadavrojn, kiuj laŭdire flosis al najbara Mozambiko kaj estis entombigitaj tie. Li diris, ke la registaro daŭrigos la klopodojn de serĉado kaj savado.

La 15an de marto, la ciklono Idai eniris Zimbabvon kaj trafis kelkajn orientajn provincojn de la lando. Inundoj kaj terlavangoj estigitaj de la ciklono kaŭzis gravajn perdojn de vivoj kaj posedaĵoj.

La ĉina registaro jam anoncis liveri urĝan humanitaran helpon al Zimbabvo. Ankaŭ Usono, britio, la Eŭropa Unio, la Monda Nutraĵa Programo kaj aliaj landoj kaj internaciaj organizoj promesis doni urĝajn helpojn al la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin