Novaĵoj (Aprilo 04)

(GMT+08:00) 2019-04-04 16:17:25     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 4a de aprilo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: la baldaŭa eŭropa vizito de ĉina ĉefministro injektos impulson en ĉina-eŭropajn rilatojn; la Azia Disvolva Banko prognozis, ke la ĉina ekonomio kreskos per pli ol 6% en 2019 kaj 2020. Sekve estos la programeroj Ĉina Stilo kaj Socia Vivo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ĉefministro Li Keqiang vojaĝos al Eŭropo de la 8a ĝis 12a de aprilo laŭ la interkonsento atingita de la ĉina kaj eŭropa flankoj, kaj ankaŭ la invito de kroata ĉefministro Andrej Plenkovic. Li ĉeestos la 21an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio en Bruselo, la 8an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj Centr-Eŭropaj kaj Orient-Eŭropaj Landoj en Kroatio, kaj oficiale vizitos la landon.

Merkrede matene, la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj informis raportistojn pri la aranĝoj de lia vizito. Wang Chao, vicministro pri eskterlandaj aferoj, diris, ke la vizito estos grava altnivela kontakto, kiu reflektas la grandan gravecon donitan de la ĉina diplomatio al Eŭropo.

La 9an de aprilo, la 21a kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio okazos en Bruselo. Dume, Li interparolos kun prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claud Juncker, kaj ili kune renkontiĝos kun raportistoj. La duflankaj gvidantoj interŝanĝos opiniojn pri ĉina-eŭropaj rilatoj, internaciaj kaj regionaj demandoj, kaj ĉeestosd subskribon de kunlaboraj kontraktoj.

La 12an de aprilo en la kroata urbo Dubrovniko okazos la 8a kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj Centr-Eŭropaj kaj Orient-Eŭropaj Landoj. La kunveno havas la temon "Konstrui ponton por malfermo, novigo kaj amikeco".

La Azia Disvolva Banko (ADB) diris en raporto publikigita merkrede, ke la ĉina ekonomio plu kreskos per 6% ĉi-jare kaj venontjare konforme al la celo de 6% ĝis 6,5%, fiksita de la ĉina registaro.

La plej freŝa Perspektivo de Azia Disvolvado 2019, la flagŝipa ekonomia periodaĵo de la Azia Disvolva Banko, diris, ke la banko prognozis, ke la ĉina ekonomio kreskos per 6,3% en 2019 kaj 6,1% en 2020.

Yasuyuki Sawada, ĉefekonomikisto de la Azia Disvolva Banko, diris, ke la ĉina ekonomio restas forta malgraŭ la malrapidiĝo en la lastaj jaroj, kaj ke favoraj fiskaj reformoj ekde la kuranta jaro, precipe pri persona enspez-imposto kaj socia sekureco, helpos mildigi la malfavorajn influojn de anticipita pli malforta salajrokresko kaj stimuli internan konsumadon.

La ĉina registaro plifortigis sian subtenon al privata konsumado. Ĝi enkondukis reformon de persona enspez-imposto, kiu inkluzivas novajn impostprocentojn kaj pli altan sojlon de impostpago ekde la 1a de oktobro 2018, kun pli konkretaj aldonaj dekalkuloj ekde la 1a de januaro 2019.

Ĉinio kaj Filipinoj finis sian duflankan intertraktadon pri demandoj de la Suda Ĉina Maro merkrede en Manilo. Ambaŭ flankoj esprimis esperon frue konkludi la Kodon de Konduto en la Sud Ĉina Maro.

Deklaro publikigita post la intertraktado diris, ke ambaŭ flankoj ripetis siajn devontigojn al plena kaj efika efektivigo de la Deklaro de 2002 pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro kaj konsentis konservi la pozitivan tendencon de la intertraktado por la frua konkludo de la Kodo de Konduto en la Sud Ĉina Maro surbaze de konsento.

Ĉinio kaj Filipinoj okazigis la kvaran kunvenon de la Duflanka Konsiliĝa Mekanismo pri la Suda Ĉina Maro merkrede en Manilo. Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Kong Xuanyou, kaj helpanto de filipina ministro pri eksterlandaj aferoj kaj direktoro de la Oficejo de Aziaj kaj Pacifikaj Aferoj Meynardo LB. Montealegre kunprezidis la kunvenon.

La Ŝtata Konsilio, kabineto de Ĉinio, diris merkrede, ke necesas modifi leĝojn kaj subtenajn regularojn kaj politikojn por certigi la efektivigon de la leĝo pri fremda investo.

Reviziitaj projektoj de leĝo pri administracia licenco, leĝo pri fabrikmarkoj, leĝo pri konstruado kaj leĝo pri elektronika subskribo estis adoptitaj merkrede en la administra kunveno de la ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang.

Deklaro publikigita post la kunveno diris, ke la kunveno ankaŭ decidis prezenti la projektojn al la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, por ekzameno. Sugestoj pri revizioj inkluzivas aldoni la principon de "nediskriminacio" en administracian licencon, evidente pliigi kompenson por malobeo al ekskluzivaj rajtoj pri uzo de markoj, kaj redukti la aproban tempon de peticioj pri licenco de kvalifikita konstruo.

Merkrede en Lisbono, portugala ĉefministro Antonio Costa kaj lia vizitanta nederlanda paralelulo Mark Rutte diris, ke iliaj landoj insistas pri siaj longedaŭraj politikoj de malferma merkato kaj ne ekskluzivos ĉinajn investojn laŭ naciecaj konsideroj.

Costa diris en komuna gazetara konferenco, "Se vi komparas ĉinan investon en Portugalio kun ĉina investo en aliaj landoj, vi trovos, ke Portugalio bedaŭrinde ne estis la ĉefa celo." Li respondis demandon de nederlanda ĵurnalisto pri la rezervoj de iuj landoj de la Eŭropa Unio pri ĉina investo, precipe pri la disvolvado de la kvinageneracia reto.

Rutte diris, ke Eŭropo devas esti malferma kaj bonintenca al aliaj landoj de la mondo. Li rememoris striktajn komercajn rilatojn inter Nederlando kaj Ĉinio kaj esprimis plenan fidon kaj kompletan subtenon al la pozicio de la portugala registaro pri ĉina investo.

Merkrede en Kairo, egipta prezidento Abdel-Fattah al-Sisi interparolis kun vizitanta ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres pri diversaj regionaj demandoj kaj klopodoj por la batalo kontraŭ terorismo.

Bassam Rady, proparolanto de egipta prezidento, diris en deklaro, ke Sisi kaj Guterres diskutis pri la lastatempa disvolviĝo de la situacio en Mez-Oriento, precipe en Libio, Sirio kaj Jemeno.

Rady diris, ke la ĝenerala sekretario retrorigardis la klopodojn de la UN por realigo de politika solviĝo de ĉi tiuj regionaj demandoj, kaj diris, ke la UN fortigos kunlaboron kun Egiptio por protekti pacon kaj sekurecon en Mez-Oriento.

Sisi reasertis fiksajn politikojn kaj poziciojn de Egiptio pri tiaj regionaj krizoj, kiuj estas bazitaj sur konservado de la unueco kaj integreco de ŝtatoj kaj subtenado de iliaj naciaj institucioj.

Koncerne la palestina-israelan konflikton, la egipta prezidento esprimis la subtenon de sia lando al la klopodoj de la UN kaj rilataj internaciaj iniciatoj, kiuj celas atingi justan kaj ampleksan solvon al la ĉefa demando.

Ĝenerala sekretario de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO) Jens Stoltenberg diris merkrede, ke la Nord-Atlantika Traktat-Organizo ne serĉas izoli Rusion, nek esperas la aperon de nova Malvarma Milito.

Stoltenberg faris la rimarkojn dum prelego al la usona Kongreso. Li diris, ke la Nord-Atlantika Traktat-Organizo volas realigi pli bonajn rilatojn kun Rusio kaj esperas, ke la du flankoj malpliigos riskojn de konflikto per dialogo por eviti danĝerajn okazaĵojn kaj misjuĝon. Li aldonis, ke la organizo ne volas vidi vetarmadon kaj novan Malvarman Militon kaj esperas, ke Rusio denove observos Traktaton pri la Mez-Distanca Balista Misilo.

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin