Ĉinio kaj Usono devas preni sur sin la respondecon de potencoj

(GMT+08:00) 2019-04-04 19:26:09     Redaktoro:Xiong

La unuan de aprilo, kiam la ĉina prezidanto Xi Jinping havis intervjuon kun la delegacio de la Pliaĝuloj, li substrekis, ke la rilato de potencoj koncernas la tutplanede strategian stabilecon, kaj tial ili havas sur si specifan respondecon. La rilaton inter Ĉinio kaj Usono estas unu el la plej gravaj duflankaj rilatoj internaciskale. Li esperis, ke Usono iru en la direkto, en kiu Ĉinio paŝas, regu malkonkordojn, plivastigu kunlaboron, kune kun Ĉinio disvolvu la dulandan rilaton kaj donu al la mondo pli da stabileco kaj antaŭvidebleco.

Tio estas freŝdata formulo de Xi Jinping pri la rilato inter Ĉinio kaj Usono. Pli ol monaton antaŭe Xi Jinping intervidiĝis kun Robert Lighthizer, la usona komerca reprezentanto, kaj Steven Mnuchin, la usona financa ministro, kiuj estis en Pekino por ĉeesti la 6an ekonomie kaj komerce altnivelan konsiliĝon inter Ĉinio kaj Usono, tiam li diris, ke la landoj Ĉinio kaj Usono havas vastajn komunajn interesojn kaj portas sur si gravan respondecon en la protekto de la mondaj paco kaj stabileco kaj en la akcelo de tutglobaj evoluo kaj prospero; kaj teni la rilaton inter Ĉinio kaj Usono enorde disvolviĝanta konformas al la esencaj interesoj de la dulandaj popoloj kaj ankaŭ al la atendo de la internacia komunumo. Iu iam metafore diris, "Se nur la rilato inter Ĉinio kaj Usono ekmalvarmumus, la mondo sekve ternus."

Ĉinio kaj Usono devas preni sur sin tiun respondecon kaj samtempe esti singardaj kontraŭ oftaj "malvamumadoj" de la duflankaj rilatoj. En la renkontiĝo de la ĉina kaj usona ŝtatestroj en Argentino la du partioj konsentis progresigi la rilaton inter si kun la fundamenta tonalo de harmonio, kunlaboro kaj stabileco, kio estas la gvidilo por la dulanda rilato en la nova situacio, ĉar la du flankoj havas la ideon "regi malkonkordojn, pluekspluati kunlaboron".

Kiel la plej granda el la evolulandoj en la mondo, Ĉinio nun ankoraŭ havas ĉ. 16 milionojn da homoj, kiuj ne sin detenis de malriĉeco, sed ĝi ne evitas sian internacian devon plenumendan. Usono, la plej evoluinta lando en la mondo, des pli nepre portu sur si la internacian respondecon, kiel ĝi devas.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin