Egipta prezidento kaj ĉefo de UN diskutis pri situacio en Mez-Oriento

(GMT+08:00) 2019-04-04 11:00:29     Redaktoro:Yu

Merkrede en Kairo, egipta prezidento Abdel-Fattah al-Sisi interparolis kun vizitanta ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres pri diversaj regionaj demandoj kaj klopodoj por la batalo kontraŭ terorismo.

Bassam Rady, proparolanto de egipta prezidento, diris en deklaro, ke Sisi kaj Guterres diskutis pri la lastatempa disvolviĝo de la situacio en Mez-Oriento, precipe en Libio, Sirio kaj Jemeno.

Rady diris, ke la ĝenerala sekretario retrorigardis la klopodojn de la UN por realigo de politika solviĝo de ĉi tiuj regionaj demandoj, kaj diris, ke la UN fortigos kunlaboron kun Egiptio por protekti pacon kaj sekurecon en Mez-Oriento.

Sisi reasertis fiksajn politikojn kaj poziciojn de Egiptio pri tiaj regionaj krizoj, kiuj estas bazitaj sur konservado de la unueco kaj integreco de ŝtatoj kaj subtenado de iliaj naciaj institucioj.

Koncerne la palestina-israelan konflikton, la egipta prezidento esprimis la subtenon de sia lando al la klopodoj de la UN kaj rilataj internaciaj iniciatoj, kiuj celas atingi justan kaj ampleksan solvon al la ĉefa demando.

La renkontiĝon ĉeestis ankaŭ egipta ministro pri eksterlandaj aferoj Sameh Shoukry kaj estro de la ĝenerala inform-servo Abbas Kamel.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin