ADB: Ĉina ekonomio kreskos per pli ol 6% en 2019 kaj 2020

(GMT+08:00) 2019-04-04 11:45:01     Redaktoro:Yu
La Azia Disvolva Banko (ADB) diris en raporto publikigita merkrede, ke la ĉina ekonomio plu kreskos per 6% ĉi-jare kaj venontjare konforme al la celo de 6% ĝis 6,5%, fiksita de la ĉina registaro.

La plej freŝa Perspektivo de Azia Disvolvado 2019, la flagŝipa ekonomia periodaĵo de la Azia Disvolva Banko, diris, ke la banko prognozis, ke la ĉina ekonomio kreskos per 6,3% en 2019 kaj 6,1% en 2020.

Yasuyuki Sawada, ĉefekonomikisto de la Azia Disvolva Banko, diris, ke la ĉina ekonomio restas forta malgraŭ la malrapidiĝo en la lastaj jaroj, kaj ke favoraj fiskaj reformoj ekde la kuranta jaro, precipe pri persona enspez-imposto kaj socia sekureco, helpos mildigi la malfavorajn influojn de anticipita pli malforta salajrokresko kaj stimuli internan konsumadon.

La Azia Disvolva Banko diris, ke la ekonomia kresko de Ĉinio malrapidiĝis de 6,8% en 2017 ĝis 6,6% en 2018 konforme al la registara celo de 6,5%.

La ĉina registaro plifortigis sian subtenon al privata konsumado. Ĝi enkondukis reformon de persona enspez-imposto, kiu inkluzivas novajn impostprocentojn kaj pli altan sojlon de impostpago ekde la 1a de oktobro 2018, kun pli konkretaj aldonaj dekalkuloj ekde la 1a de januaro 2019.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin